Saluton!
Jam post 3 horoj kaj iom komenciĝos la 3-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de
Esperanto kaj Libera Scio (2021-1)!
La kunsido okazos virtuale per video-renkontiĝa ilo Jitsi. Ĉiuj bezonantaj
ligiloj por partopreni, kaj tagordo estas disponeblaj en nia retejo:
https://esperanto.wiki/evento/3-a-kunsido-de-generala-asembleo-2021-1
Se vi volas partopreni, sed dume ne aliĝis, bonvolu aliĝi ĉe la ligilo
supre.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Komunumo de Vikidatumoj, la vikimedia datumbaza projekto, nuntempe
renkontiĝas en virtuala konferenco plene dediĉita al Vikidatumoj!
Partopreno estas senpaga, kaj daŭre ebla!
Venu por lerni malmulte konatajn angulojn de Vikidatumoj, trukoj kaj
konsiloj kaj helpu viziumu pri la estonteco:
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:WikidataCon_2021
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
Ankoraŭ hodiaŭ (ĉie sur Tero) okazas elektoj de membroj de Malneta komitato
de la Movada Ĉarto
Temas pri grava komitato, kiu cĉefverkos gravan dokumenton. Mi rekomendas
rigardi la kandidatojn kaj voĉdoni.
https://meta.wikimedia.org/wiki/Movement_Charter/Drafting_Committee/Electio…
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
La teamo de UK en Montrealo, Kanado partneriĝis pri nia konkurso Amerika
monato 2021 - invitas vin en Oktobro verki artikolojn rilatajn specife al
ĝi ka provizas por vi aldonajn premiojn, inklude de senpaga aliĝo al la UK!
*Dum Oktobro verku pri la Montreala UK, helpu al la plej granda Esperanta
renkontiĝo kaj gajnu aldonajn premiojn!*
- *Vikivojaĝo*
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021/Premioj_…>
- *Vikipedio*
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021/Premioj_kaj_arti…>
Universala kongreso tradicie estas la plej granda kaj glora manifestiĝo de
la Esperanta komunumo kaj allogas kutime pli ol mil samideanojn. Por helpi
al tiuj samideanoj trankvile kaj sekure alveni la la kongreso, kaj pli ĝui
la kongresan lokon, ni invitas vin enkadre de la konkurso Amerika monato
2021 fokusiĝi pri temoj rilataj al la Montreala UK.
La teamo de la UK konsulte kun VMEO elektis kelkajn aparte gravajn temojn
en Vikivojaĝo kaj Vikipedio, pri kiuj esperantistoj sciu jam nun! Unuflanke
temas pri artikoloj en Vikivojaĝo, kiuj helpos pri veturado de la
partoprenontoj. Duaflanke pri artikoloj en Vikipedio, kiuj omaĝas gravajn
kulturajn elementojn rilatajn al la UK.
Pro graveco de UK, verkante pri ĝi vi rajtas gajni aldonajn premiojn. Tiuj
estas senpaga aliĝo al la UK, monpremioj, libroj ks.
La liston de artikoloj kaj aldonaj premioj trovu ĉe:
- Vikivojaĝo
<https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021/Premioj_…>
- Vikipedio
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021/Premioj_kaj_arti…>
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Kun ĝojo mi invitas vin al la 3-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2021-1) de
Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto.
Ĝi okazos la la 6-an de Novembro 2021 je 15:00 - 17:00 UTK.
La detaloj pri manieroj por partopreni estos provizotaj poste.
Por bone plani la kunsidon, bonvolu aliĝi ĉe
https://esperanto.wiki/evento/3-a-kunsido-de-generala-asembleo-2021-1
Tiel ni anticipe scios kun kiuj ĉiuj kalkuli.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Ankoraŭ hodiaŭ vi havas ŝancon partopreni en Vikipedia konkurso kaj gajni
premion per tio. La tasko estas simpla: aldonu plurmediaĵon (bildon, sonon,
videon) al artikoloj de la Esperanta Vikipedio kaj en la redakto-resumon
skribu #WPWP
La konkurso estas aparte taŭga por komencantoj.
Pli detalaj informoj:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Vikipediaj_pa%C4%9Doj_volas_fotojn_2…
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Hodiaŭ (la 31-a de Aŭgusto, laŭ UTK) finiĝas la elektoj por 3 novaj
Estraranoj de la Fondaĵo Vikimedio kaj *vi* (se vi plenumas kelkajn bazajn
kondiĉojn) povas baloti.
Kontrolu viajn balotrajton kaj voĉdonu:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2021/eo
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Karaj membroj kaj subtenantoj de ELiSo / VMEO,
kun ĝojo mi anoncas, ke nia laboro por iĝi Faka Asocio Kunlaboranta de UEA
bone progresas. La membriĝon ni planis jam por 2020 sed estis tro okupitaj.
En la Jara plano 2021 kaj la Jara buĝeto 2021 la Ĝenerala asembleo taskis
al la Estraro plidetaligon kaj finan plenumon de tiu membriĝo (kaj ankaŭ
membriĝo al TEJO) kaj la Estraro survojas.
Plenumante tiun ĉi taskon ricevitan de la Ĝenerala asembleo la Estraro, laŭ
propono de UEA, unuanime voĉdone aprobis ke *Esperanto kaj Libera Scio
respektas la principon de neŭtraleco esprimitan en la § 5 de la Statuto de
UEA <https://uea.org/teko/regularoj/statuto>*. La Revizia komisiono "benis"
la aprobon.
Mi postmomente informos pri la decido ankaŭ la Komisionon pri statutoj
(UEA). Baldaŭ ni prezentos la finpreparitan peton al la Komitato de UEA kaj
espereble nia akcepto venos nelonge poste. Baldaŭ ni revenos ankaŭ al
laboro pri membriĝo al TEJO.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto