Mi jam aligxis al cxi tiu promeso. Cxu ankaux vi interesigxas?!
Cxion bonan, Chuck
(Vi kompreneble rajtas plusendi cxi tiun mesagxon al aliaj dissendolistoj.)
---------- Forwarded message ---------- From: Judith yutian.mei@gmail.com Date: Aug 29, 2006 10:31 PM Subject: Re: Eo Vikipedia promeso To: chuckssmith@gmail.com
Ni verku en la esperantlingva Vikipedio!
Mi jxus starigis promeson cxe Promesobanko verki almenaux po unu artikolon por la esperanta Vikipedio cxiutage aux po 7 cxiusemajne. Bonvolu konsideri <a href=http://www.eo.pledgebank.com/unuvikicxiutage>aligxi</a>.
Kial?
La <a href=http://eo.wikipedia.org>esperantlingva Vikipedio</a> estas unu el la plej gravaj iloj por informi homojn pri la ekzistado kaj la kreskado de la Esperanto-movado.
Legante pagxon en sia propra lingvo, homoj tuj vidas cxu esperanta artikolo pri la sama temo ekzistas. Do, se ni verkas pli da artikoloj por la esperanta Vikipedio, ni ne nur kreas bonegan enciklopedion por esperantistoj, sed ankaux Esperanto aperos pli ofte en alilingvaj Vikipedioj kaj pli da ne-esperantistoj ekscios pri Esperanto. Speciale ili vidos ke Esperanto ja ne estas morta aux malmoderna, kiel multaj homoj ankoraux kredas. La esperantlingva Vikipedio jam enhavas pli ol 55 000 artikolojn kaj tiel estas la 15-a plej granda Vikipedio en la mondo - pli granda ol la indonezia aux la araba Vikipedio ekzemple. Sed la cxefa celo estos havi pli ol 100 000 artikolojn. Kiam la esperanta Vikipedio estas tiel granda, oni dissendos tutmondan gazetaran komunikon pri gxi kaj atingos ecx pli da intereso en Esperanto kaj la esperantlingva Vikipedio.
Cxu vi scias Esperanton suficxe bone por kontribui? Ne zorgu, se vi kapablas kompreni cxi tiun tekston, vi ankaux kapablas verki artikolon en Esperanto. Ne forgesu ankaux ke aliaj uzantoj povos korekti la artikolon.
Bonvolu aligxi kaj helpi! Judith