Saluton Lu kaj ceteraj (ĉar mi ne ofte uzas tiun ĉi grupon, mia antaŭa respondo en tiu ĉi fadeno ial ne trafis ĝin):
Mi tiam skribis:
mi ĵus komentis en la diskutejo, opinias ja grava baloti kaj laŭ propra impreso rekomendas subteni Joan Gomà (kaj eventuale pliajn kandidatojn) kiu havas plurajn malsamajn rilatojn al la esperanto-komunumo kaj ja eĉ jam montris iumaniere iniciaton rekte en esperanto alparolante la esperantistojn kaj amplekse respondante en la pribalota retejo al la demandoj kiuj povus ilin interesi.
Legu detalojn en mia kontribuo en la diskutejo.
Miajn pliajn kandidatojn (du - sed ja ne ekzistas limigo pri kvanto) mi ankaŭ menciis tie - temas pri Capsot kaj Sj, kiuj ankaŭ favore sin esprimis pri nia afero kaj/aŭ kies kunlaboremon pri aferoj al ni simpatiaj menciis Joan Gomà.
Se oni voĉdonas nur por unu kandidato, tio signifas ke oni preferas lin/ŝin al la ĉiuj ceteraj kandidatoj, inter kiuj mem oni estas indiferenta. Se oni voĉdonas por pliaj kandidatoj, oni metas ilin en siaj preferoj en konkretan ordon. Tamen, la Schulze-metodo laboras nur kun la preferoj ĉiam de unu kandidato al alia kaj kalkulas la kvanton de homoj kiuj tiel preferas -- sekve, se oni markas preferojn ĉe pliaj kandidatoj, tio neniel malavantaĝigas la unuan kandidaton kompare kun la situacio kiam oni markas preferon nur por tiu unu.
Marek Blahuš (Blahma)
Je 2011-06-09 08:29, Lu Wunsch-Rolshoven skribis:
Dankon! Kaj chu iu havas ideon por kandidato du kaj tri? Au chu la shancoj por Gomà estos pli grandaj, se oni elektas nur lin kaj neniun alian? (Mi ne detale provis kompreni la elektosistemon...)
Lu