Mi rekomendas Zoom. Mi uzas ĝin delonge, kaj trovas ĝin oportuna por la tasko.
Se vi mem eble ne havus pagan version, volonte mi ofertas nian abonon. Ĝi ebligas nelimigitan longon por la kunsido.
Amike,
Szilvási
_--------------------_
_2020-04-13 14:15 időpontban KuboF Hromoslav ezt írta:_
__ _Saluton!_
_ Prepara Komisiono de Esperanto kaj Libera Scio diskutis pri la dato de nia_ _ unua Ĝenerala Asembleo kaj ĝia proponita (*ankoraŭ ne oficiala!*) tempo_ _ estas la *16a de Majo, ekde 18:00 UTK*. Supozebla daŭro estas 2-3 horoj_ _ (laŭeble plej multaj aferoj estos preparitaj kaj pridiskutitaj anticipe,_ _ por ŝpari asemblean tempon)._
_ Ĉu vi hazarde scias pri iu grava afero en tiu tempo, kiu estus en konflikto_ _ kun tiu dato? Bonvolu informi ĝis mardo, 20:00 UTK (por ke ni havu tempon_ _ alvoki la asembleon ĝustatempe)._
_ Asembleo okazos (precipe) virtuale. (eble, se estos permesite vojaĝi kaj_ _ vizitadi aliajn homojn, povos esti ankaŭ fizika parto de la asembleo ie en_ _ Slovakio, sed la bazo estos virtuala por ebligi tutmondan partoprenon)_ _ Teĥnikaj detaloj estas ankoraŭ solvindaj, sed plejprobable okazos_ _ video/son-voko, eble kun iu voĉdona sistemo._
_ Amike_ _ Nome de la Prepara Komisiono_ _ KuboF Hromoslav_
_ WikiEO-l dissendolisto_ _WikiEO-l@lists.wikimedia.org_ _https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l_