Saluton!
La Fondaĵo Vikimedio nuntempe elektas 2 novajn membrojn por sia Estraro kaj invitis nin, Vikimedion EO, kunelekti. En VMEO ni aprezas vian personan opinion, volas aŭdi ĝin kaj invitas vin skribi ĝin al ni! Via opinio estos konsiderita en la voĉdono, kiun faros nia Estraro, kaj kiun mi (kiel reprezentanto de VMEO en la procezo) poste plenumos. Se vi ne povos partopreni, la Estraro faros sian plejbonon por elekti la plej taŭgajn kandidatojn.
Ĉar Vikimedio EO estas membra organizo, opinioj de niaj membroj pezas pli. Vi ankoraŭ povas membriĝi https://esperanto.wiki/alighilo por plifortigi vian voĉon.
Kiel partopreni?
1. lernu pri dezirataj kapabloj kaj spertoj, kaj pri roloj kaj respondecoj de estraranoj https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Apply_to_be_a_Candidate 2. ekkonu la kandidatojn https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Foundation_elections/2022/Candidates/eo 3. skribu al mi vian opinion / preferon pri la kandidatoj (laŭeble inkludu eta klarigon kiu faceto de ili esta aparta grava laŭ vi)
La procezo baldaŭ finiĝos, do bv. skribi al mi *ĝis la fino de la 13-a de Julio 2022 al la adreso kubof.hromoslav@esperanto.wiki*.
(Mi planis inviti vin pli frue, sed amaso de alia laboro preventis min - mi dankas pro via kompreno! En la Estraro ni volas plialtigi kvaliton de nia laboro kaj komuniki pli frue. Tial ni laboras pri pli justa disdivido de laboro, kaj ĝenerale pri plialtigo de organiza daŭropoveco. Rilate al tio ni baldaŭ prezentos iujn rezutlojn kaj alvokojn por agado. Jam nun vi povas kandidatiĝi por servi kiel "ĝenerala" volontulo https://esperanto.wiki/civicrm/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=1&dest=list (baze, atendolisto por konkreta laboro / funkcio / posteno).)
Amike Michal Matúšov Reprezentanto de VMEO en la Estrara elekto de VMF en 2022