Eblas tio kion ni decidas ke eblas kaj estas kongrua kun la projekto ;-) Mi subtenas! Amike KuboF
Dňa 22.12.2016 11:02 PM používateľ "Juan Sebastian Quintero Santacruz" < jsqs@uea.org> napísal:
Saluton
En la hispana Vikivojaĝo eblas skribi "itinerojn", ekzemple por sekvi la vojon kiun la Cido faris dum la Rekonkerado de Hispanio. Aŭ skribi pri promenado, ekzemple "Promenado tra la Historia Centro de Esperanturbo", kio vizitindas, kiom kostas, kaj kiom daŭras. Ĉu tio eblas en la Esperanta Vikivojaĝo?
Am(er)ike Ĥuanjo
Amerika Komisiono de UEA ________________________________ De: WikiEO-l wikieo-l-bounces@lists.wikimedia.org en nombre de KuboF Hromoslav kubof.hromoslav@gmail.com Enviado: miércoles, 21 de diciembre de 2016 12:27:27 p. m. Para: wikieo-l@lists.wikimedia.org; ELiSo Asunto: [WikiEO-l] Decembra VikiKaravano - redakta maratono en Vikivojaĝo
Saluton.
(pardonu pro plurfoja mesaĝado)
Por subteni novan Vikimedian projekton *Vikivojaĝo*, kie ni kreas vojaĝgvidilojn, mi invitas vin partopreni *Vikivojaĝan karavanon https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Karavano* - komunan virtualan redakto-maratonon! Por partopreni ĝin simple redaktu Vikivojaĝon almenŭ 1-foje tage dum la difinita tempo (por Decembro 2016 tio estas ekde la 21a ĝis la 31a) ajnan artikolon, diskuton, ŝablonon, kategorion aŭ alian paĝon (krom la paĝo de uzanto aŭ ties diskuto).
Post la Karavano estos elektita "Vojaĝanto de la monato", kiu kontribuis al sukcesa kaj amuza Karavano plej (laŭ certa maniero).
Kaj kion vi povas redakti? Vikivojaĝo temas pri vojĝado, do precipe pri kontinentoj, landoj, regionoj, urboj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ pri frazlibroj (bazaj helpiloj pri konkreta lingvo) kaj temoj ĝenerale helpaj al vojaĝado. La mondo estas granda, do vi havas multajn eblecojn! Speciale, por helpi al esperantistoj sekure kaj senprobleme atingi Esperantajn renkontiĝojn estas indaj paĝoj rilataj al okazaĵoj https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Okazoj.
Memoru pri viaj vojaĝemaj amikoj, ili certe aprezos Esperantan vojaĝgvidilon ;-)
Amike kaj kunvojaĝeme! KuboF Hromoslav
_______________________________________________ WikiEO-l dissendolisto WikiEO-l@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
_______________________________________________ WikiEO-l dissendolisto WikiEO-l@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l