Saluton,
cxu vi povus rigardi je
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wikipedians_in_European_Parliamen...
kaj traduki al Esperanto? Estus bele se la ekstera mondo vidos tie nian aktivecon.
La afero estas jena: WMF jxus decidis subteni la fotoprojekton de fotantoj el pluraj landoj. Je 2-7 februaro ili estos en Strasburgo kaj fotos anojn de la Euxropa Parlamento. Precipe valora varboefiko por Vikipedio estos se la fotoj estas rapide umitaj en artikolojn. Kaj se tio bone sukcesos en Esperanto, estos ankaux varboefiko por Esperanto.
Do mi petas vin atenti je 2-7 feb kiam venos la fotoj.
Sincere Ziko