Saluton.
Mi ĝoje anoncas, ke dum sekva Novembro okazos Vikipedia traduka konkurso ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015 )! La celo de la konkurso estas entuziasmigi malnovajn kaj novajn vikipediistojn pri tradukado per EnhavTradukado. Dank' al subteno de la Fondaĵo Vikimedio kaj partneroj estos por venkontoj provizitaj interesaj, valoraj premioj.
Pri kio temas?
En ĉiuj Vikipedioj nun funkcias traduka helpilo "EnhavTradukado" ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:EnhavTradukado ). Ĝi plifaciligas laboradon ĉar montras fontan kaj tradukatan tekston unu apud la alia, aŭtomate prizorgas multajn vikiligilojn, bildojn kaj kategorioj. Krome, por kelkaj lingvoj (al Esperanto de la angla, la hispana, la franca kaj la kataluna) ĝi provizas maŝinan antaŭ-tradukon. Lingva revizio de antaŭ-tradukita teksto estas signife pli rapida ol permana tradukado kaj des pli rapida ol dekomenca verkado. Danke al tio, nia Vikipedio povas pli rapide kreski per bonkvalitaj artikoloj.
La konkurso komenciĝos maljam post kelkaj tagoj, sed jam nun vi povas eklerni laboradon per EnhavTradukado por pli bone konkursi (aŭ komenci tradukadon ;).
Nome de organiza teamo