Tre gxenas min la demandosignoj (anstataux cxapelitaj literoj) kiam mi legas la posxtajxojn en tiu cxi listo per mia Gmail-konto. Gmail en si mem kapablas Unikodon, kaj Vikipedio en si mem kapablas Unikodon, sed ial la literoj ne transsendeblas inter la du sistemoj. Rezulte, se ekzemple Paul Peeraerts skribas "fu?i" mi ne scias, cxu li intencis "fusxi" aux "fugxi"... kaj simile. Tio estas gxenega.
Haruo nur plendante, ne atendante miraklojn