Saluton! En la Diskutejo de Vikipedio mi proponis: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Lando_de_la_semajno_.28a.C5...
Mi jam komentis en aliaj momentoj mian zorgon pri la (eble tro) granda kvanto da artikoloj pri malgrandaj vilaĝoj en eŭropaj landoj http://www.liberafolio.org/2006/barriovikipedio. Zorgigas min ĉefe la malekvilibro, ĉar male la artikolaro pri aliaj partoj de la mondo estas multege pli magra, kaj tio ne tre sencas en lingvo kiu devus esti universala.
Do, cerbumante pri la maniero solvi tiun problemon, mi alvenis al iniciato ekzistanta en la hispanlingva vikipedio: la elekto ĉiun semajnon de unu lando, sur kiu oni povas labori: vidu http://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Pa%C3%ADs_de_la_semana En ĝi oni voĉdonas por lando, pri kiu estas malpli da informoj, aŭ kiu estos speciale grava dum tiu semajno pro aparta kialo, kaj oni plibonigas la artikolon. Oni povus selekti ankaŭ aliajn artikolojn rilatajn kun ĝi (urboj, regionoj, historio, gravuloj, ktp), por ke diversaj homoj laboru aparte pri diversaj tekstoj. Ĝi estus kvazaŭ Kunlaboraĵo de la semajno, sed kun diversaj malsamaj artikoloj.
Mi jam vidas la ĉefan problemon: ke eble homoj voĉdonus por landoj, sed poste forgesos helpi (tio jam okazas nun ĉe la Kunlaboraĵo de la semajno), sed eble ni povas provi. Ni eĉ povus komenci la projekton ne per ĉiusemajna elekto, sed per duonmonata aŭ eĉ monata. Ni ankaŭ aldonus tion al la nuna ŝablono pri dezirataj artikoloj kiu aperas en la paĝo de Lastaj ŝanĝoj.
Kion vi opinias? Tonyo http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm