Ekde la 1a de Julio 2019, ĉe la Esperanta Vikipedio servas nova administranto - LiMr. Kiu li estas kaj kion li faras en la Vikipedio? Jen, eksciu en la suba intervjueto:
* Kiu vi estas (ekz. profesio ktp)? De kie vi venas / kie vi loĝas? - Mi loĝas en Ĉeĥio, proksime de Uherské Hradiště. Mi laboras kiel programisto kaj datumbazisto en retbutiko.
* Kial vi ekpartoprenis en Vikipedio? Kio motivigis / konvinkis vin? - Mi ŝatas scion kaj mi ŝatas legi Vikipedion. Do mi volas reciproki ion al Vikipedio. Mi volas helpi plej bone. Al Esperanta Vikipedio mankas spertaj uzantoj kiuj utiligas robotojn. Kaj mi robotojn povas uzi. Mi ŝatas vidi, ke robotoj faras tedan laboron, do homoj povas fari veran krean laboron.
* Kial vi decidis servi kiel administranto? - Ofte mi faris diversajn redaktojn de sistemaj kategorioj kaj ŝablonoj, sed mi ne havis administrajn rajtojn, kio komplikis la laboron. Poste mi decidis servi kiel administranto.
* Kio estas viaj sekvaj planoj pri Vikipedio kaj Vikimedio? - Mi havas du planojn pri Vikipedio: 1) Fari milojn da unufojaj specialaj laboroj per milionoj da robotaj redaktetoj. 2) Plibonigi senfine ĉiujn artikolojn per unu tre inteligenta roboto.
Dankon al LiMr pro lia preteco servi en la rolo de administranto! KuboF Hromoslav