Saluton.
*Por Oktobro 2021, sub aŭspicio de la Amerika komisiono de UEA, ni invitas
vin konkursi kun ni en la Vikipedio kaj Vikivojaĝo pri Ameriko! Vi helpos
al strategie gravaj projektoj kaj ankaŭ valoraj premioj atendas vin!*
-
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021
-
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021
Ni daŭrigas la "tradicion" (aparte forte en tiu ĉi jaro), kiam dum plena
monato ni fokusiĝas pri specifa temo kaj laboras pri ĝi en Esperantaj
Vikimediaj projektoj - ĉi foje pri la superkontinento Ameriko (Suda,
Centra, Norda, proksimaj insuloj).
La Amerika komisiono de UEA honorigis nin per sia aŭspicio - kaj ni tre
ĝojas kaj dankas pro tiu ĉi agnosko!
Ĉi-foje ni aparte fokusiĝas pri Vikivojaĝo - nova, ankoraŭ malmulte konata
frato de Vikipedio, kie vi trovas turismajn gvidilojn pri diversaj lokoj
sur (kaj ekster de :) Tero. Sed pro sia noveco ĝi ankoraŭ bezonas plurajn
helpajn manojn!
Imagu, ke vi veturas al Esperanta renkontiĝo kaj por plani vian tutan
vojaĝon plene sufiĉas informoj en Esperanto. Se organizantoj de eventoj
faras elstaran laboron, tio eblas, sed ili kutime havas ankaŭ amason de
alia laboro. Tie venas oportuno por ni - vikimedianoj!
La absoluta bazo por agrable kaj sekure vojaĝi estas informoj pri *lando,
urbo kaj lingvo*. Kiam ni faros tiujn artikolojn en Vikivojaĝo por eĉ nur
ĉiuj landoj kie ofte okazas Esperantaj renkontiĝoj, tio jam signife
plialtigos valoron de Vikivojaĝo por Esperantistaj vojaĝantoj!
Kaj ni jam traktas kun diversaj organizoj inlkudon de lokoj de ties
renkontiĝoj al la konkurso!
Konklude, *dum Oktobro 2021 verku pri Ameriko, precipe en Vikivojaĝo, aliĝu
al la konkurso kaj venku ;-)*
-
https://eo.wikivoyage.org/wiki/Vikivoja%C4%9Do:Amerika_monato_2021
-
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Amerika_monato_2021
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>