Saluton!
Ĝis fino de Junio 2026, kunlabore kun UEA, ni invitas vin konkursi kun ni
en la Esperanta Vikipedio pri la temo de sano!
Vi helpos al nia kara Vikipedio, al tutmonda sansituacio kaj aldone vi
povos gajni valorajn premiojn!
Partoprenu en Vikipedio!
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo>(la konkursa paĝo
estas lokita en Meta-Vikio, ĉar temas pri multlingva konkurso; sed
artikolojn reale verku en la Esperanta Vikipedio)
Sano estas unu el plej gravaj aeroj, kiujn ni havas. Sed ni estas neniel
proksime al kuraco de ĉiuj sanproblemoj. Per tiu ĉi konkurso ni celas
plibonigi la situacion kaj plifruigi alvenon de novaj terapioj, kiuj amase
plibonigos sanon de ĉiuj en la mondo.
Tial ni aparte instigas vin verki / traduki artikolojn pri fokusaj temoj
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/Focus_articles/eo>.
Tiuj estas aparte gravaj aferoj, kiuj ankoraŭ ne estas vaste uzataj, aŭ eĉ
disvolvitaj, sed havas ŝancon aparte mutle helpi.
La konkurson ni organizas kunlabore kun UEA - Universala Esperanto-Asocio,
danke al financa subteno de Erasmus+ de la Eŭropa Unio.
Konklude, ĝis fino de Junio 2026 verku pri sano, aliĝu al la konkurso kaj
venku ;-)
Partoprenu en Vikipedio!
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Health_Challenge_2026/eo>
PS: Ĉar la konkurso estas multlingva, bv. inviti ankaŭ viajn ne-esperantajn
Vikimediajn amikojn kaj laŭeble ankaŭ traduku la konkursan paĝon.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Kara,
post iom longa tempo al niaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo revenos la ŝatata
artikol-verka konkurso VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE> 🎉
Tamen, la planita komenco estas tre baldaŭ (Marto) kaj *estas bezonata
helpo*. Kaj tial *mi venas al vi!*
Pro administraj kialoj *estas bezonata iu komunumano, kiu traktos la monon
por premioj*. Tiu homo bezonos listiĝi kiel organizanto ĉe la centra,
multlingva kunordiga paĝo, kaj post fino de la konkurso trakti distribuon
de la premioj. Mi tion faris jam plurfoje, tio ne estas aparte granda
laboro, ĝenerale kelkaj horoj. Kaj ĝi estas nepra paŝo por havi plenan
konkurson.
Se vi pretas servi en tiu rolo, skribu al mi kiom eble plej frue.
Dankon!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Kun ĝojo mi invitas vin al la 8-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2025-2) de
Vikimedio Esperanto.
*Dato*: 16-a de Novembro 2025
*Tempo*: 15:00 – 16:00 UTK
*Anstataŭa tempo*: 15:30 – 16:30 UTK
*Loko*: https://meet.jit.si/VMEO
*Detaloj kaj aliĝilo*: oficiala anonco
<https://esperanto.wiki/evento/8-a-kunsido-de-generala-asembleo-2025-2>
Membroj (inklude pasintaj kaj ankoraŭ nepagintaj) ricevis inviton per
persona retmesaĝo. Se vi ankoraŭ ne estas membro, aŭ via membreco jam
eksvalidiĝis, bv. unue membriĝi
<https://esperanto.wiki/alighilo?cid=2&cs=c488459c28801c5b0864b7d05736d91b_1…>
.
Bonvolu kiom eble plej frue aliĝi per la aliĝilo ligita supre. Tiel ni
anticipe scios, ke ni povas kalkuli kun vi ;-)
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Parto de laboro de Vikimedio EO estas subtenado de alta lingva nivelo de
Esperantaj Vikimediaj projektoj, do de lingvaj kapabloj de kontribuantoj.
Kaj al tio apartenas testado.
Dum UK 2025 en Brno, Ĉeĥio vi havos oportunon profesie testiĝi en
KER-ekzameno, inklude de la nivelo C2 (super-denaska)!
Sed la limdato por aliĝi estas hodiaŭ, do se vi pripensas, rapidu ;-)
https://edukado.net/alighilo?id=2025UK-BRNO
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Vikimedio Esperanto partoprenas en Esperantlingva projekto de Erasmus+
rilata al sano. Vi havas eblon *senpage* partopreni per ĝi en la 23-a
Internacia medicinista esperanto kongreso
<https://lsmu.lt/renginiai/23-iasis-tarptautinis-mediku-kongresas-2025/>
(IMEK).
Jam fine de Junio 2025!
Pro tempopremo mi bezonas vian reagon tre baldaŭ - *ĝis la 9-a de Junio
nokte*. Respondu al mi private!
Danke al la malavara subteno de Erasmus+ de la Eŭropa komisiono, la
elektota partoprenonto havos repagitajn vojaĝon, loĝadon, manĝadon kaj
kongresan kotizon (ni traktos detalojn private).
Eblas, ke vi nur partoprenu en la menciita kongreso, sed preferindas, ke vi
pretu *kunlabori ankaŭ pri postaj projektaj aktivaĵoj* (precipe pagata
verkado / tradukado de Vikipediaj artikoloj, organizado / helpado ĉe
Vikipedia konkurso ks).
*Prioritaton* havas:
- *medicinaj profesiuloj kaj studentoj*, aŭ almenaŭ edukitaj
interesiĝantoj
- homoj pretaj *prezenti referaĵon* (15 min por prezento + 5 minutoj por
respondi demandojn) aŭ afiŝon pri temo rilata al sano (en vasta senco, do
ekz. ankaŭ pri tradukado de sanrilataj terminoj ks) dum la IMEK 2025
- homoj pretaj *kunlabori ankaŭ pri aliaj projektaj aktivaĵoj*
Elektita partoprenonto devas esti membro de VMEO (povas aliĝi nun
<https://esperanto.wiki/alighilo>).
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton kara,
jam ĉi-dimanĉe la *25-an de Majo 2025 ekde 12:00 UTK (14:00 CEST)* okazos
publika diskuto pri grandaj subvenciataj projektoj de Vikimedio EO.
Ĉar vi apartenas al nia Vikimedia familio, mi invitas vin venu, ekscii
novaĵojn kaj diskuti. Eble vi fine eĉ povos mem partopreni en tia projekto
kaj per ĝi veturi eksterlanden aŭ labori en VMEO kontraŭpage (sed tio
kutime eblas nur por Eŭropanoj, aparte kiam subvencidonanto estas Eŭropa
instanco).
Por partopreni, *unue aliĝu en nia retejo*
<https://esperanto.wiki/evento/subvenciataj-projektoj-2025-diskuto> kaj
sekvu instrukciojn en la retpoŝto sendita post aliĝo.
Mi antaŭĵojas diskuti kun vi jam ĉi-dimanĉeMichal Matúšov / Uzanto:KuboF
Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Baldaŭ okazos diversaj Vikimediaj renkontiĝoj, kaj jen estas kelkaj gravaj.
Nian elekton de eventoj (kaj niaj kaj aliulaj) vi povas ĉian trovi en
nia reteja
listigo de eventoj <https://esperanto.wiki/eventoj>. Se vi ŝatas foje
ricevi invitojn al Vikimediaj eventoj, abonu niajn *novaĵojn pri
Esperantlingvaj*
<https://esperanto.wiki/civicrm/profile/create?gid=48&reset=1> kaj
*ne-Esperantlingvaj
Vikimediaj eventoj*
<https://esperanto.wiki/civicrm/profile/create?gid=47&reset=1>.
*Vikidatumoj kaj frataj projektoj 2025 (29-a de Majo - 1-a de Junio 2025)*
https://esperanto.wiki/evento/vikidatumoj-kaj-frataj-projektoj-2025
Plene reta, angla-lingva evento fokusiĝanta pri uzado de datumoj de
Vikidatumoj en aliaj Vikimediaj projektoj. Prelegoj, diskutoj kaj realtempa
redaktado. Parte registrota.
*Vikimanio 2025 (6-a - 9-a de Aŭgusto 2025)*
https://esperanto.wiki/evento/vikimanio-2025
La plej ĉefa jara Vikimedia evento. Kombinas konferencon kun movadaj kaj
strategiaj diskutoj, prelegojn kaj trejnadojn, kun festivalo kun forta
komunuma flanko. Fizika kaj reta.
Fine, ni serĉas aktivulon por helpi pri kreado de (ankaŭ) eventaj paĝoj en
nia retejo. Tiel ni povos pli disdividi laboron kaj danke al tio labori pli
efike kaj ĝue. *Kandidatiĝu ĉe nia volontula aliĝilo
<https://esperanto.wiki/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=30&dest…>*
.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Jen interesa propono por junuloj.
Ĉu vi aĝas inter 18 kaj 26 jaroj kaj estas aktiva Vikimediano? En Majo 2025
vi povas partopreni Vikimedian Junularan Konferenco en Prago, Ĉeĥio!
Stipendioj estas peteblaj ĝis la 18-a de Januaro.
https://esperanto.wiki/evento/vikimedia-junulara-konferenco-2025
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto