[ELiSo] [ĝis 17a de Septembro] helpu disvolvigi citadon

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Thu Sep 6 20:03:30 UTC 2018


Saluton.

Kiam mi prelegas pri Vikipedio, homoj en la publiko kutime asertas, ke
*la* problemo
de Vikipedio estas, ke ĉiu ajn rajtas redakti ĉion ajn. Ili pensas, ke tial
la enhavo ne povas esti fidinda...

Ni, kiuj jam havas sperton pri redaktado kaj komprenas la procezon, vidas
ke reale ne estas tiel. Ni ĉion tion spertis proprahaŭte. Sed por la
publiko la aferoj estas novaj kaj tute teoriaj. Kutime ili kaptas la ideon
nur post la jenaj simplaj 2 rimarkoj:

   1. ĉiu ajn ankaŭ rajtas korekti / plibonigi ĉion ajn, kaj la korekta /
   pliboniga rezulto estas pli granda ol eventuala detrua; kaj
   2. Vikipedio, same kiel aliaj enciklopedioj, estas nur tiom fidinda,
   kiom fidindaj estas ĝiaj fontoj, do rigardu citatajn referencojn.

Kvalita citado per referencoj estas vere la bazo de fidindeco de Vikipedio.
Sed, ni diru la veron, ilia uzado povas esti aldona problemo, precipe por
novuloj. Kiel fari, ke tiom grava parto estu vere uzata kaj, sekve,
Vikipedio fidinda?

Ĝuste tio estas unu el demandoj de la evento WikiCite 2018, kiu fokusiĝas
pri bibliografiaj datumoj kaj ilia uzado en Vikimediaj projektoj. Se vi
interesiĝas pri la teĥnologio malantaŭ citado, ĉu kiel informa aŭ
bibliografia spertulo, programisto aŭ kontribuanto ĉe Vikipedio, vi povas
tre interesiĝi pri la evento WikiCite!

WikiCite 2018 okazos fine de Novembro 2018 en Berkeley, Usono kaj
kandidatiĝado estas malfermita *nur ĝis la 17a de Septembro*. Vi povas eĉ
ricevi monsubtenon por partopreno. Ĉar estas atendataj multaj
partoprenontoj kaj lokoj estas limigitaj, organizantoj pritaksos
kandidatiĝojn kaj elektotaj povos registriĝi.

Por pliaj detaloj venu kaj kandidatiĝu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/WikiCite_2018

Amike
KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180906/6eb04464/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list