Saluton.
TEJO nun diskutas pri akcepto de Vikimedio EO kiel sia nova Faka sekcio (vidu detalojn en la mesaĝo sube)! Ni atendas baldaŭan akcepton 😎
Kun tiu bela honorigo venas ankaŭ kelkaj pliaj resopndecoj, inklude de nomumo de nia Komitatano A por TEJO. Tiu homo reprezentos VMEO-n en TEJO, partoprenadoj ties kunsidojn, voĉdonos kaj ĝenerale helpos kundecidi la direkton de TEJO.
Se vi interesiĝas kandidatiĝu nun https://esperanto.wiki/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=74&dest=list aŭ legu pliajn detalojn https://esperanto.wiki/2023/igu-komitatano-a-de-tejo-nome-de-vikimedio-eo! Bonvolu kandidatiĝi *ĝis la 28-a de Februaro 2023*!
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
---------- Forwarded message --------- Od: Albert Stalin Garrido albertstgarrido@gmail.com Date: ut 14. 2. 2023 o 11:12 Subject: [tejo-komitato] Rekomendo pri la aliĝo de Wikimedia EO kiel nova landa sekcio To: tejo-komitato@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,
Ni, la laborgrupo pri la aliĝo de *Wikimedia EO* (VMEO, alinome "Esperanto kaj Libera Scio"), post zorga ekzamenado kaj korespondado kun la aliĝanta organizo, procezo kiu daŭris sufiĉe longe ekde 2021, decidas *rekomendi *komitatan voĉdonon favore al la aliĝo de la menciita organizo kiel nova faka sekcio de TEJO.
Ni opinias, ke VMEO kontentigas ĉiujn minimumajn postulojn preskribitajn de la Artikolo 9.2 (Fakaj Sekcioj) de la Statuto de TEJO. Krome, ili ankaŭ adoptis novan Elektan Regularon kaj verkis agadplanon pri junulara varbado, kion nia laborgrupo krompostulis al ili dum la aliĝprocezo.
Por via referenco mi alkroĉas kun ĉi tiu retmesaĝo ligilojn aŭ dosierojn de iliaj esencaj dokumentoj:
- Statuto de Wikimedia EO https://esperanto.wiki/pri-ni/statuto - Nova Elekta Regularo https://drive.google.com/file/d/15zgz2_QHnEES0c0B19zTMTH6dtWxFPby/view - Jara Plano 2023 https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2023-eo#Membro-varba_kampanjo - Lasta Agadraporto (sube alkroĉita)
Kun tio mi proponas al la ĝenerala sekretario Tobiasz la senprokrastan startigon de la debata fazo kiu kondukos la temon al voĉdonado. Ni esperas, ke la tuta procezo progresos tiel, ke VMEO havos la oportunon debuti dum la eksterordinara Komitatkunsido la 4-an de marto 2023.
Tutmondigeme,
Albert, Patricio, Marko, & MB La laborgrupo pri aliĝpeto de VMEO
*Albert Stalin Tancinco Garrido* *President | **World Esperanto Youth Organisation (TEJO)* Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland tejo.org | info@tejo.org | fb/tejoesperanto https://www.facebook.com/tejoesperanto/ | twitter/tejoesperanto https://twitter.com/tejoesperanto