Saluton.

TEJO nun diskutas pri akcepto de Vikimedio EO kiel sia nova Faka sekcio (vidu detalojn en la mesaĝo sube)! Ni atendas baldaŭan akcepton 😎

Kun tiu bela honorigo venas ankaŭ kelkaj pliaj resopndecoj, inklude de nomumo de nia Komitatano A por TEJO. Tiu homo reprezentos VMEO-n en TEJO, partoprenadoj ties kunsidojn, voĉdonos kaj ĝenerale helpos kundecidi la direkton de TEJO.

Se vi interesiĝas kandidatiĝu nunlegu pliajn detalojn!
Bonvolu kandidatiĝi ĝis la 28-a de Februaro 2023!

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto


---------- Forwarded message ---------
Od: Albert Stalin Garrido <albertstgarrido@gmail.com>
Date: ut 14. 2. 2023 o 11:12
Subject: [tejo-komitato] Rekomendo pri la aliĝo de Wikimedia EO kiel nova landa sekcio
To: <tejo-komitato@googlegroups.com>


Karaj komitatanoj,

Ni, la laborgrupo pri la aliĝo de Wikimedia EO (VMEO, alinome "Esperanto kaj Libera Scio"), post zorga ekzamenado kaj korespondado kun la aliĝanta organizo, procezo kiu daŭris sufiĉe longe ekde 2021, decidas rekomendi komitatan voĉdonon favore al la aliĝo de la menciita organizo kiel nova faka sekcio de TEJO. 

Ni opinias, ke VMEO kontentigas ĉiujn minimumajn postulojn preskribitajn de la Artikolo 9.2 (Fakaj Sekcioj) de la Statuto de TEJO. Krome, ili ankaŭ adoptis novan Elektan Regularon kaj verkis agadplanon pri junulara varbado, kion nia laborgrupo krompostulis al ili dum la aliĝprocezo. 

Por via referenco mi alkroĉas kun ĉi tiu retmesaĝo ligilojn aŭ dosierojn de iliaj esencaj dokumentoj:
Kun tio mi proponas al la ĝenerala sekretario Tobiasz la senprokrastan startigon de la debata fazo kiu kondukos la temon al voĉdonado. Ni esperas, ke la tuta procezo progresos tiel, ke VMEO havos la oportunon debuti dum la eksterordinara Komitatkunsido la 4-an de marto 2023.


Tutmondigeme,

Albert, Patricio, Marko, & MB
La laborgrupo pri aliĝpeto de VMEO

Albert Stalin Tancinco Garrido
President | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org info@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CADwXmwnRoaYrQGvURvwNd0WvcyQ0Di9uTmO16R%2BoRXnHfQZ0Mg%40mail.gmail.com.