[ELiSo] Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon

mathieu lovato stumpf guntz psychoslave at culture-libre.org
Tue Sep 25 11:28:03 UTC 2018


Ankaŭ multe dankoj al KuboF!

Ek ni havas permeson, ni povos alŝuti la gazetaran komunikon al Meta, 
kie ni povos traduki ĝin por diskomuniki ĝin eĉ pli vaste en alilingvaj 
komunikokanaloj. :)

Ĝis baldaŭ, mathieu


Le 24/09/2018 à 13:39, KuboF Hromoslav a écrit :
> Saluton.
>
> La 18an de Septembro 2018 atingis nia, Esperanta, Vikipedio rimakeblan 
> mejloŝtonon - 250 000 artikolojn. Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) 
> aliĝis al UEA kaj preparis komunan gazetaran komunikon pri la temo, 
> kiun mi plusendas sube.
>
> Ni jam atingis rimarkeblajn atingojn (laŭ jaroj ni povas konstati 
> ankaŭ pli grandan atenton pri kreskanta kvalito de unuopaj artikoloj!) 
> kaj tio klare montras, ke nia vojo estas irebla kaj irinda.
>
> PS: Mi nun komunikas kun UEA pri liberigo de la gazetara komuniko. 
> Dume estas bona evoluo.
>
> Jen nia komuna komuniko:
>
> Gazetaraj Komunikoj de UEA
> N-ro 757
> 2018-09-20
>
>
>       VIKIPEDIO EN ESPERANTO ATINGAS SIAN 250-MILAN ARTIKOLON
>
> La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 
> 250-milan artikolon. La koncerna artikolo estas "Livaie", pri komunumo 
> en Francio, kaj verkis ĝin kontribuanto Dominik. Legu ĝin ĉe 
> https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie.
>
> La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6-an 
> de novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li 
> publikigis la unuan version la 2-an de januaro 2002, kun pli ol 300 paĝoj.
>
> La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli ol 300 
> uzantoj redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La volontuloj de 
> Vikipedio daŭre aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas 
> kaj plikvalitigas jam ekzistantajn. En la enciklopedio estas krom 
> teksto ankaŭ fotoj, videoj, sonaĵoj kaj eĉ 3D-objektoj. La tuta 
> projekto estas ebla nur danke al tuja kunlabora reviziado per 
> interreto -- kaj multaj volontuloj.
>
> La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ 
> nombro de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara 
> (5 mil malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de 
> artikoloj ne estas ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante 
> kvaliton de la 1 000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio 
> estas en tre bela 16-a loko. En la tutmonda Vikimedia movado ĝi estas 
> pozitive taksata, ĉar ĝi fondiĝis tre frue, kunigas signifan komunumon 
> kaj eĉ estas oficiale reprezentata de la organizo Esperanto kaj Libera 
> Scio (ELiSo).
>
> Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj temoj kutimaj 
> en enciklopedio, el ĉiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo ĝi havas 
> kroman valoron, nome registri artikolojn pri Esperanto-aktivaĵoj kaj 
> iniciatoj, kun fotoj kaj ilustraĵoj pri multaj faktoj kaj homoj, kiuj 
> konsistigis la evoluon de nia lingvo laŭlonge de pli ol 130 jaroj. La 
> artikoloj de Enciklopedio de Esperanto (1934) estis enretigitaj kaj 
> (ankaŭ) vi povas daŭre grandigi kaj plibonigi ilin. Specife utila ĝi 
> estas por fakaj asocioj, kiuj per ĝi povas facile disvastigi informojn 
> de sia fako.
>
> Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe ŝanĝiĝis. 
> Komence redaktado okazis per speciala kodo, ne tre malfacila, sed 
> neintuicia por neteĥnikemuloj. Nuntempe vi povas redakti kaj formatigi 
> tekston simile kiel en retpoŝto. Aldone, progresaj teĥnikaj iloj nun 
> faras plurajn monotonajn laborojn, do vi povas fokusiĝi pri la vera 
> kerno -- bonkvalita teksto. Eĉ, ĉiam pli da homoj faras simplajn 
> redaktojn (ekz. korektado de mistajpoj) per poŝtelefona aplikaĵo. Por 
> helpi al Vikipedio, komencu per 
> https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio.
>
> Ĉar Vikipedio estas utila al la Esperanta komunumo, pluraj organizoj 
> jam helpis kaj plu helpas ĝin. Inter ili estas UEA, TEJO, E at I kaj 
> novfondita Esperanto kaj Libera Scio, specife fokusiĝanta pri 
> Vikimedia agado. Sen tiuj organizoj Vikipedio ne estus tiom bunta, 
> kiom ĝi estas nun.
>
> Statistikaĵojn pri ĉiuj pli ol 200 versioj de Vikipedio oni trovas ĉe 
> https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list, dum 
> specifaj pri la Esperanto-versio troviĝas ĉe 
> https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Statistikoj 
> <https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Statistikoj>.
>
> UEA kaj ELiSo varme gratulas -- kaj kore dankas -- tiom da aktivuloj, 
> kiuj praktike anonime, sed plenanime kaj volontule laboras por libera 
> scio en Esperanto.
>
>
> KuboF Hromoslav
>
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso

-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180925/202e2da8/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list