[ELiSo] Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Mon Sep 24 11:39:29 UTC 2018


Saluton.

La 18an de Septembro 2018 atingis nia, Esperanta, Vikipedio rimakeblan
mejloŝtonon - 250 000 artikolojn. Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) aliĝis
al UEA kaj preparis komunan gazetaran komunikon pri la temo, kiun mi
plusendas sube.

Ni jam atingis rimarkeblajn atingojn (laŭ jaroj ni povas konstati ankaŭ pli
grandan atenton pri kreskanta kvalito de unuopaj artikoloj!) kaj tio klare
montras, ke nia vojo estas irebla kaj irinda.

PS: Mi nun komunikas kun UEA pri liberigo de la gazetara komuniko. Dume
estas bona evoluo.

Jen nia komuna komuniko:

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 757
2018-09-20
VIKIPEDIO EN ESPERANTO ATINGAS SIAN 250-MILAN ARTIKOLON

La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan
artikolon. La koncerna artikolo estas "Livaie", pri komunumo en Francio,
kaj verkis ĝin kontribuanto Dominik. Legu ĝin ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie.

La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6-an de
novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li
publikigis la unuan version la 2-an de januaro 2002, kun pli ol 300 paĝoj.

La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli ol 300 uzantoj
redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La volontuloj de Vikipedio
daŭre aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas kaj plikvalitigas
jam ekzistantajn. En la enciklopedio estas krom teksto ankaŭ fotoj, videoj,
sonaĵoj kaj eĉ 3D-objektoj. La tuta projekto estas ebla nur danke al tuja
kunlabora reviziado per interreto -- kaj multaj volontuloj.

La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ nombro
de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara (5 mil
malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de artikoloj ne estas
ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante kvaliton de la 1 000 plej
gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio estas en tre bela 16-a loko. En la
tutmonda Vikimedia movado ĝi estas pozitive taksata, ĉar ĝi fondiĝis tre
frue, kunigas signifan komunumon kaj eĉ estas oficiale reprezentata de la
organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo).

Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj temoj kutimaj en
enciklopedio, el ĉiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo ĝi havas kroman
valoron, nome registri artikolojn pri Esperanto-aktivaĵoj kaj iniciatoj,
kun fotoj kaj ilustraĵoj pri multaj faktoj kaj homoj, kiuj konsistigis la
evoluon de nia lingvo laŭlonge de pli ol 130 jaroj. La artikoloj de
Enciklopedio de Esperanto (1934) estis enretigitaj kaj (ankaŭ) vi povas
daŭre grandigi kaj plibonigi ilin. Specife utila ĝi estas por fakaj
asocioj, kiuj per ĝi povas facile disvastigi informojn de sia fako.

Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe ŝanĝiĝis. Komence
redaktado okazis per speciala kodo, ne tre malfacila, sed neintuicia por
neteĥnikemuloj. Nuntempe vi povas redakti kaj formatigi tekston simile kiel
en retpoŝto. Aldone, progresaj teĥnikaj iloj nun faras plurajn monotonajn
laborojn, do vi povas fokusiĝi pri la vera kerno -- bonkvalita teksto. Eĉ,
ĉiam pli da homoj faras simplajn redaktojn (ekz. korektado de mistajpoj)
per poŝtelefona aplikaĵo. Por helpi al Vikipedio, komencu per
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio.

Ĉar Vikipedio estas utila al la Esperanta komunumo, pluraj organizoj jam
helpis kaj plu helpas ĝin. Inter ili estas UEA, TEJO, E na I kaj novfondita
Esperanto kaj Libera Scio, specife fokusiĝanta pri Vikimedia agado. Sen
tiuj organizoj Vikipedio ne estus tiom bunta, kiom ĝi estas nun.

Statistikaĵojn pri ĉiuj pli ol 200 versioj de Vikipedio oni trovas ĉe
https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list, dum
specifaj pri la Esperanto-versio troviĝas ĉe
https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Statistikoj.

UEA kaj ELiSo varme gratulas -- kaj kore dankas -- tiom da aktivuloj, kiuj
praktike anonime, sed plenanime kaj volontule laboras por libera scio en
Esperanto.


KuboF Hromoslav
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180924/546115ee/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list