<html>
<head>
<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8">
</head>
<body text="#000000" bgcolor="#FFFFFF">
<p>Ankaŭ multe dankoj al KuboF!</p>
<p>Ek ni havas permeson, ni povos alŝuti la gazetaran komunikon al
Meta, kie ni povos traduki ĝin por diskomuniki ĝin eĉ pli vaste en
alilingvaj komunikokanaloj. :)</p>
<p>Ĝis baldaŭ, mathieu<br>
</p>
<br>
<div class="moz-cite-prefix">Le 24/09/2018 à 13:39, KuboF Hromoslav
a écrit :<br>
</div>
<blockquote type="cite"
cite="mid:CAM2hFdDO42Ke9N3=KPRKsKZ0bss9bqZ6w4DqHb9TwMirmX6sJg@mail.gmail.com">
<div dir="ltr">
<div class="gmail_quote">Saluton.</div>
<div class="gmail_quote"><br>
</div>
<div class="gmail_quote">La 18an de Septembro 2018 atingis nia,
Esperanta, Vikipedio rimakeblan mejloŝtonon - 250 000
artikolojn. Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) aliĝis al UEA
kaj preparis komunan gazetaran komunikon pri la temo, kiun mi
plusendas sube.</div>
<div class="gmail_quote"><br>
</div>
<div class="gmail_quote">Ni jam atingis rimarkeblajn atingojn
(laŭ jaroj ni povas konstati ankaŭ pli grandan atenton pri
kreskanta kvalito de unuopaj artikoloj!) kaj tio klare
montras, ke nia vojo estas irebla kaj irinda.</div>
<div class="gmail_quote"><br>
</div>
<div class="gmail_quote">PS: Mi nun komunikas kun UEA pri
liberigo de la gazetara komuniko. Dume estas bona evoluo.</div>
<div class="gmail_quote"><br>
</div>
<div class="gmail_quote">Jen nia komuna komuniko:<br>
<div style="margin-left:2em;margin-right:2em">
<p><span
style="font-size:large;color:#0000a0;font-weight:bold">Gazetaraj
Komunikoj de UEA</span><br>
N-ro 757<br>
2018-09-20</p>
<h3 style="color:#0000a0"><a name="m_6257952857683943644_1"
id="m_62579528576839436441" moz-do-not-send="true"></a>VIKIPEDIO
EN ESPERANTO ATINGAS SIAN 250-MILAN ARTIKOLON</h3>
<p>La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis
sian 250-milan
artikolon. La koncerna artikolo estas "Livaie", pri
komunumo en Francio,
kaj verkis ĝin kontribuanto Dominik. Legu ĝin ĉe
<a href="https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie"
target="_blank" moz-do-not-send="true">https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie</a>.</p>
<p>La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck
Smith la 6-an de
novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano
Kalb, li
publikigis la unuan version la 2-an de januaro 2002, kun
pli ol 300
paĝoj.</p>
<p>La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli
ol 300 uzantoj
redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La volontuloj
de Vikipedio
daŭre aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas
kaj
plikvalitigas jam ekzistantajn. En la enciklopedio estas
krom teksto ankaŭ
fotoj, videoj, sonaĵoj kaj eĉ 3D-objektoj. La tuta
projekto estas ebla
nur danke al tuja kunlabora reviziado per interreto -- kaj
multaj
volontuloj.</p>
<p>La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter
Vikipedioj laŭ
nombro de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil
pli), la bulgara (5
mil malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto
de artikoloj ne
estas ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante
kvaliton de la 1
000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio estas en
tre bela 16-a
loko. En la tutmonda Vikimedia movado ĝi estas pozitive
taksata, ĉar ĝi
fondiĝis tre frue, kunigas signifan komunumon kaj eĉ estas
oficiale
reprezentata de la organizo Esperanto kaj Libera Scio
(ELiSo).</p>
<p>Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj
temoj kutimaj en
enciklopedio, el ĉiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo
ĝi havas
kroman valoron, nome registri artikolojn pri
Esperanto-aktivaĵoj kaj
iniciatoj, kun fotoj kaj ilustraĵoj pri multaj faktoj kaj
homoj, kiuj
konsistigis la evoluon de nia lingvo laŭlonge de pli ol
130 jaroj. La
artikoloj de Enciklopedio de Esperanto (1934) estis
enretigitaj kaj
(ankaŭ) vi povas daŭre grandigi kaj plibonigi ilin.
Specife utila ĝi
estas por fakaj asocioj, kiuj per ĝi povas facile
disvastigi informojn de
sia fako.</p>
<p>Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe
ŝanĝiĝis.
Komence redaktado okazis per speciala kodo, ne tre
malfacila, sed
neintuicia por neteĥnikemuloj. Nuntempe vi povas redakti
kaj formatigi
tekston simile kiel en retpoŝto. Aldone, progresaj
teĥnikaj iloj nun
faras plurajn monotonajn laborojn, do vi povas fokusiĝi
pri la vera kerno
-- bonkvalita teksto. Eĉ, ĉiam pli da homoj faras simplajn
redaktojn
(ekz. korektado de mistajpoj) per poŝtelefona aplikaĵo.
Por helpi al
Vikipedio, komencu per
<a
href="https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio"
target="_blank" moz-do-not-send="true">https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio</a>.</p>
<p>Ĉar Vikipedio estas utila al la Esperanta komunumo,
pluraj organizoj
jam helpis kaj plu helpas ĝin. Inter ili estas UEA, TEJO,
E@I kaj
novfondita Esperanto kaj Libera Scio, specife fokusiĝanta
pri Vikimedia
agado. Sen tiuj organizoj Vikipedio ne estus tiom bunta,
kiom ĝi estas
nun.</p>
<p>Statistikaĵojn pri ĉiuj pli ol 200 versioj de Vikipedio
oni trovas ĉe
<a
href="https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list"
target="_blank" moz-do-not-send="true">https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list</a>,
dum
specifaj pri la Esperanto-versio troviĝas ĉe
<a
href="https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Statistikoj"
moz-do-not-send="true">https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Statistikoj</a>.</p>
<p>UEA kaj ELiSo varme gratulas -- kaj kore dankas -- tiom
da aktivuloj,
kiuj praktike anonime, sed plenanime kaj volontule laboras
por libera scio
en Esperanto.<br>
</p>
<p><br>
KuboF Hromoslav</p>
</div>
</div>
</div>
<!--'"--><br>
<fieldset class="mimeAttachmentHeader"></fieldset>
<br>
<pre wrap="">_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
<a class="moz-txt-link-abbreviated" href="mailto:ELiSo@lists.wikimedia.org">ELiSo@lists.wikimedia.org</a>
<a class="moz-txt-link-freetext" href="https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso">https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso</a>
</pre>
</blockquote>
<br>
</body>
</html>