[ELiSo] Partnereco kun ISAE
Dirk Bindmann
dirk_bindmann at gmx.de
Sat Sep 15 05:47:05 UTC 2018
KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav at gmail.com>:
> Alskribis min Anthony Lucas kaj Wendel Pontes, prezidanto kaj vicprezidanto de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta, kaj proponis partnerecon kun ni!
> Pliaj ideoj por sinergiaj agadoj "venko-venko-venko" (ELiSo-ISAE-mondo) estas bonvenaj!
Saluton,
mi proponas politikan celon. Niajn celojn esprimas nia nomo: »Esperanto kaj Libera Scio«. Pri Esperanto ni ne plu devas konvinki ISAEn. Pri Libera Scio tio ne evidentas. Tial estus bone, se ISAE
- oficiale subtenas principojn de Libera Scio
- agnoskas la utilon de liberaj scioj por evoluo de la scienco
- invitas ĝiajn membrojn al liberigo de scioj
- instigas al sciencaj esploroj kaj klerigaj kursoj pri Libera Scio.
Jen frapfrazo: Libera Scio por libera scienco!
Kore
Dirk
More information about the ELiSo
mailing list