[ELiSo] Helpu konservi memorojn de forbruliĝinta Brazila Nacia muzeo

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sun Sep 9 20:22:06 UTC 2018


Pasintan semajnon niaj amikoj en Brazilo spertis kortuŝan baton - la Nacia
muzeo forbruliĝis kaj kun ĝi preskaŭ tuta ĝia kolekto. Nun estas aparte
grava tempo por helpi niajn brazilajn amikojn pri konservado de memoro pere
de Vikimediaj projektoj.

La Nacia muzeo, en la urbo Rio-de-Ĵaneiro, estis starigita antaŭ 200 jaroj,
en iama imperiestra domo, kaj ekde tiu tempo kolektis 20 milionojn da
eksponaĵoj. Ĝi apartenas al pintaj sciencaj institucioj de Brazilo. Al ĝia
vasta kolekto apartenis multaj arĥeologiaj, geologiaj kaj historiaj
unikaĵoj, inter ili la plej malnova homa fosiolio de Ameriko. Jam
konfirmiĝis, ke pereis tuta kolekto pri indiĝenaj lingvoj, ankaŭ muzikaj
registraĵoj de ne plu parolataj lingvoj. Unu el malmultaj aferoj, kiuj
ŝajne transvivis estas meteoritoj.

*Nun estas via tempo!*

La incendio frapis forte kaj ni ĉiuj kunsentas kun brazilanoj. Nun, kiam la
originalaĵoj malaperis, la plej bona maniero por helpi estas konservi
almenaŭ ciferecan dokumentadon. Se vi aŭ viaj amikoj vizitis la muzeon kaj
fotis aŭ filmis ĝin, ni alvokas vin alŝuti viajn fotojn kaj videojn al
Vikimedia Komunejo, de kie ilin povos plu uzi Vikipedio kaj ĉiuj aliaj
Vikimediaj projektoj.

Se vi aŭ viaj amikoj ankoraŭ ne havas sperton pri alŝutado al Komunejo,
venu al jena paĝo por enkonduko:
https://pt.wikipedia.org/wiki/Wikip%C3%A9dia:Comunicado_sobre_o_Museu_Nacional/eo

Se vi jam spertas pri Komunejo, alŝutu viajn fotojn per tiu ĉi paĝo:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Campaign:MuseuNacional

Via kontribuo estas nun aparte grava por helpi konservi sciaron de Brazilo
kaj homaro entute!

Ni petas vin disvastigi tiun ĉi mesaĝon al viaj konatoj, por savi kiom eble
plej multe!

Fine ni ŝatas danki ankaŭ al UEA, pro ĝia inspira morala subteno de Brazilo
en tiu ĉi korprema situacio kaj alvoko por helpi per Vikipedio!

Sincere
Vikimedianoj de Esperanto kaj Libera Scio
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180909/8bc2d708/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list