[ELiSo] Partnereco kun ISAE

Juan Sebastian Quintero Santacruz diabulus999 at gmail.com
Fri Sep 14 16:06:15 UTC 2018


Kompreneble partnereco kun ISA estas bonega afero kaj almenaŭ mi ne
kontraŭas. Tamen, mi ŝatus scii pli specife kiel povus helpi ISAE al ni.

El jue., 13 sept. 2018 a las 11:08, KuboF Hromoslav (<
kubof.hromoslav at gmail.com>) escribió:

> Saluton.
>
> Bone, videble ne estas konstraŭstaro sed ja estas subteno! Mi kontaktos
> kun ISAE por konfirmi partnerecon!
>
> Mi dume vidas plurajn eblajn vojojn por efektivigi tiun konsultadon pri
> terminoj. Dankon pro viaj proponoj Mathieu, mi kontaktos vin rekte kun la
> homoj de ISAE por paroli pri ebloj.
>
> Parenteze, daŭre estas tre freŝa novaĵo, ke Vikidatumoj nun provizas
> similan servon kiel Vikivortaro - leksikografiaj datumoj, vidu
> https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/eo . Tion mi
> vidas kiel plian eblan vojon kaj en estonteco Vikivortaro ege profitos de
> ĝi.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
>
> št 13. 9. 2018 o 16:05 mathieu lovato stumpf guntz <
> psychoslave at culture-libre.org> napísal(a):
>
>> Mirinda, Dankon KuboF!
>>
>> Se temas pri fakvortoj, eble Vikivortaro estas taŭga retejo por ricevi
>> rilatajn kontribuojn, ĉu ne?
>>
>> En la franca versio ni havas tezaŭrusojn
>> <https://fr.wiktionary.org/wiki/Th%C3%A9saurus:Liste_de_tous_les_sujets>,
>> sed laŭ mia kono ni ne ankaŭ havas tion por la esperanta versio. Kiel
>> vikivortaro celas dokumenti ĉiujn lingvojn laŭ ĉiu lingvo, jam ekzitas esperanta
>> tezaŭrusaro je la franca versio
>> <https://fr.wiktionary.org/wiki/Cat%C3%A9gorie:Th%C3%A9saurus_en_esp%C3%A9ranto>,
>> sed ĝi nur enhavas unu ero pri peniso… :-D
>>
>> Do mi proponas ke ni startas tezaŭrojn en la esperanta vikivortaro kaj
>> kreskas ĝin per partnereco kun ISAE, se ili konsentas.
>>
>> Sciencamante, Mathieu
>>
>>
>>
>> Le 07/09/2018 à 21:48, KuboF Hromoslav a écrit :
>>
>> Saluton.
>>
>> Alskribis min Anthony Lucas kaj Wendel Pontes, prezidanto kaj
>> vicprezidanto de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta
>> <https://www.scienca-asocio.com/>, kaj proponis partnerecon kun ni!
>>
>> La unuaj proponoj estas, ke niaj organizoj ligos unu al la alia de siaj
>> retejoj kaj ISAE funkcios kiel konsultanto pri fakvortoj por Vikimedio.
>> Mi antaŭvidas ankaŭ reciprokan subtenon en sociaj retejoj (ISAE estas
>> forta en Facebook, ni en Twitter).
>> Pliaj ideoj por sinergiaj agadoj "venko-venko-venko" (ELiSo-ISAE-mondo)
>> estas bonvenaj!
>>
>> Laŭ mi tio sonas tre bone! Specife ĉar en ISAE estas jam spertaj, science
>> bazitaj homoj.
>>
>> Kion vi pensas?
>>
>> Amike
>> KuboF Hromoslav
>>
>>
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSoELiSo at lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>>
>> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180914/f7f901f4/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list