[ELiSo] Partnereco kun ISAE

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Thu Sep 13 16:08:13 UTC 2018


Saluton.

Bone, videble ne estas konstraŭstaro sed ja estas subteno! Mi kontaktos kun
ISAE por konfirmi partnerecon!

Mi dume vidas plurajn eblajn vojojn por efektivigi tiun konsultadon pri
terminoj. Dankon pro viaj proponoj Mathieu, mi kontaktos vin rekte kun la
homoj de ISAE por paroli pri ebloj.

Parenteze, daŭre estas tre freŝa novaĵo, ke Vikidatumoj nun provizas
similan servon kiel Vikivortaro - leksikografiaj datumoj, vidu
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/eo . Tion mi
vidas kiel plian eblan vojon kaj en estonteco Vikivortaro ege profitos de
ĝi.

Amike
KuboF Hromoslav


št 13. 9. 2018 o 16:05 mathieu lovato stumpf guntz <
psychoslave na culture-libre.org> napísal(a):

> Mirinda, Dankon KuboF!
>
> Se temas pri fakvortoj, eble Vikivortaro estas taŭga retejo por ricevi
> rilatajn kontribuojn, ĉu ne?
>
> En la franca versio ni havas tezaŭrusojn
> <https://fr.wiktionary.org/wiki/Th%C3%A9saurus:Liste_de_tous_les_sujets>,
> sed laŭ mia kono ni ne ankaŭ havas tion por la esperanta versio. Kiel
> vikivortaro celas dokumenti ĉiujn lingvojn laŭ ĉiu lingvo, jam ekzitas esperanta
> tezaŭrusaro je la franca versio
> <https://fr.wiktionary.org/wiki/Cat%C3%A9gorie:Th%C3%A9saurus_en_esp%C3%A9ranto>,
> sed ĝi nur enhavas unu ero pri peniso… :-D
>
> Do mi proponas ke ni startas tezaŭrojn en la esperanta vikivortaro kaj
> kreskas ĝin per partnereco kun ISAE, se ili konsentas.
>
> Sciencamante, Mathieu
>
>
>
> Le 07/09/2018 à 21:48, KuboF Hromoslav a écrit :
>
> Saluton.
>
> Alskribis min Anthony Lucas kaj Wendel Pontes, prezidanto kaj
> vicprezidanto de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta
> <https://www.scienca-asocio.com/>, kaj proponis partnerecon kun ni!
>
> La unuaj proponoj estas, ke niaj organizoj ligos unu al la alia de siaj
> retejoj kaj ISAE funkcios kiel konsultanto pri fakvortoj por Vikimedio.
> Mi antaŭvidas ankaŭ reciprokan subtenon en sociaj retejoj (ISAE estas
> forta en Facebook, ni en Twitter).
> Pliaj ideoj por sinergiaj agadoj "venko-venko-venko" (ELiSo-ISAE-mondo)
> estas bonvenaj!
>
> Laŭ mi tio sonas tre bone! Specife ĉar en ISAE estas jam spertaj, science
> bazitaj homoj.
>
> Kion vi pensas?
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSoELiSo na lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180913/37ac33e1/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list