[ELiSo] Partnereco kun ISAE
mathieu lovato stumpf guntz
psychoslave at culture-libre.org
Thu Sep 13 14:05:03 UTC 2018
Mirinda, Dankon KuboF!
Se temas pri fakvortoj, eble Vikivortaro estas taŭga retejo por ricevi
rilatajn kontribuojn, ĉu ne?
En la franca versio ni havas tezaŭrusojn
<https://fr.wiktionary.org/wiki/Th%C3%A9saurus:Liste_de_tous_les_sujets>,
sed laŭ mia kono ni ne ankaŭ havas tion por la esperanta versio. Kiel
vikivortaro celas dokumenti ĉiujn lingvojn laŭ ĉiu lingvo, jam ekzitas
esperanta tezaŭrusaro je la franca versio
<https://fr.wiktionary.org/wiki/Cat%C3%A9gorie:Th%C3%A9saurus_en_esp%C3%A9ranto>,
sed ĝi nur enhavas unu ero pri peniso… :-D
Do mi proponas ke ni startas tezaŭrojn en la esperanta vikivortaro kaj
kreskas ĝin per partnereco kun ISAE, se ili konsentas.
Sciencamante, Mathieu
Le 07/09/2018 à 21:48, KuboF Hromoslav a écrit :
> Saluton.
>
> Alskribis min Anthony Lucas kaj Wendel Pontes, prezidanto kaj
> vicprezidanto de ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta
> <https://www.scienca-asocio.com/>, kaj proponis partnerecon kun ni!
>
> La unuaj proponoj estas, ke niaj organizoj ligos unu al la alia de
> siaj retejoj kaj ISAE funkcios kiel konsultanto pri fakvortoj por
> Vikimedio.
> Mi antaŭvidas ankaŭ reciprokan subtenon en sociaj retejoj (ISAE estas
> forta en Facebook, ni en Twitter).
> Pliaj ideoj por sinergiaj agadoj "venko-venko-venko"
> (ELiSo-ISAE-mondo) estas bonvenaj!
>
> Laŭ mi tio sonas tre bone! Specife ĉar en ISAE estas jam spertaj,
> science bazitaj homoj.
>
> Kion vi pensas?
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180913/88cf9df6/attachment.html>
More information about the ELiSo
mailing list