[ELiSo] Raporto de Esperanta kunsido dum Vikimanio 2018

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Tue Aug 14 16:30:52 UTC 2018


Saluton.

Mi plene konsentas, ke laboro ja estus, sed mankas plano!
Krei strategion estas bonega ideo - tiel ni povos laŭtempe kreadi
infrastrukturon kaj evolui niajn kapablojn tiel, ke ili plivaloriĝadu
laŭtempe!

Mi kreis bazajn, fakte malplenajn, paĝojn por:

   - jara plano, 2019:
   https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2019-eo
   - strategio 2019-2021:
   https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Strategy/2019-2021-eo

La tempon por strategia plano mi *proponis* tiel ĉar se ni plusekvos
3-jaran periodon, ni fine venos al la jaro 2030, kio korespondas kun la
granda tutmovada Vikimedia strategia plano. Tamen, ĝi estus nia unua
strategia plano, do eventuale ni unue lernos per *jara* plano (2019) kaj
poste laŭ tiuj spertoj povos krei *strategian* planon por 2020-2021.

Tion dirite, redaktu kun kuraĝo kaj proponu aktivaĵojn, kiujn vi volas fari
sekvajare!

PS: Certe inspiriĝu per tio, kion ni jam faris! La raportoj estas ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports

Amike
KuboF Hromoslav


po 13. 8. 2018 o 8:50 mathieu lovato stumpf guntz <
psychoslave na culture-libre.org> napísal(a):

> Saluton,
>
> Dankon por la raporto!
>
> >Tamen, en proksima estonteco ni ne bezonas dungiton kaj ne havas por ĝi
> sufiĉon da laboro. La eblo tamen restas interesa por iom malpli proksima
> estonteco.
>
> Mi ne konsentas, ja estas multe da laboro, mi pli precize dirus ke ni nur
> ne havas sufiĉe klara plano por asocii ĝin kun bone priskribita dungita
> rolo.
>
> Do, eble estus bona ideo ke ni provas formuli niajn bezonojn laŭ tio celo,
> povi asocii ilin kun plentempa rolo. Eĉ se finfine ni ne dungas iun, tio
> povas esti bona vojo por klarigi nian strategion.
>
> Kion opinias vi? Ĉu ni devus krei Meta-paĝon pri tio, aŭ
> Phabricator-bileton?
>
> Ĝis!
>
> Le 12/08/2018 à 17:07, KuboF Hromoslav a écrit :
>
> Saluton!
>
> Lastan monaton en Sud-Afriko okazis Vikimanio kaj partoprenis ĝin pluraj
> esperantistoj (enkalkulante ankaŭ komencontojn mi scias pri 8). Krom kutima
> amika renkontiĝado kaj babilado ni ankaŭ formale kunsidis kaj mi prezentas
> al vi la raporton de la kunsido:
>
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/Kunsido_dum_Vikimanio_2018
>
> Ĝi ne estas raporto pri Vikimanio mem kaj certe vi ne povas kapti la
> etoson de Vikimanio de ĝi (por tio vere necesas partopreni; sekvan jaron ĝi
> okazos en Svedio kaj vi denove povos peti stipendion).
>
> La raporto estas plejparte preta, tamen iuj partoj povas iom ŝanĝiĝi. Kaj,
> ĝi estas vikio, do laŭvole redaktu kun kuraĝo ;-)
>
> Amike Afrike
> KuboF Hromoslav
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSoELiSo na lists.wikimedia.orghttps://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180814/3fdda462/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list