[ELiSo] Raporto de Esperanta kunsido dum Vikimanio 2018

mathieu lovato stumpf guntz psychoslave at culture-libre.org
Mon Aug 13 06:50:32 UTC 2018


Saluton,

Dankon por la raporto!

 >Tamen, en proksima estonteco ni ne bezonas dungiton kaj ne havas por 
ĝi sufiĉon da laboro. La eblo tamen restas interesa por iom malpli 
proksima estonteco.

Mi ne konsentas, ja estas multe da laboro, mi pli precize dirus ke ni 
nur ne havas sufiĉe klara plano por asocii ĝin kun bone priskribita 
dungita rolo.

Do, eble estus bona ideo ke ni provas formuli niajn bezonojn laŭ tio 
celo, povi asocii ilin kun plentempa rolo. Eĉ se finfine ni ne dungas 
iun, tio povas esti bona vojo por klarigi nian strategion.

Kion opinias vi? Ĉu ni devus krei Meta-paĝon pri tio, aŭ 
Phabricator-bileton?

Ĝis!


Le 12/08/2018 à 17:07, KuboF Hromoslav a écrit :
> Saluton!
>
> Lastan monaton en Sud-Afriko okazis Vikimanio kaj partoprenis ĝin 
> pluraj esperantistoj (enkalkulante ankaŭ komencontojn mi scias pri 8). 
> Krom kutima amika renkontiĝado kaj babilado ni ankaŭ formale kunsidis 
> kaj mi prezentas al vi la raporton de la kunsido:
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/Kunsido_dum_Vikimanio_2018
>
> Ĝi ne estas raporto pri Vikimanio mem kaj certe vi ne povas kapti la 
> etoson de Vikimanio de ĝi (por tio vere necesas partopreni; sekvan 
> jaron ĝi okazos en Svedio kaj vi denove povos peti stipendion).
>
> La raporto estas plejparte preta, tamen iuj partoj povas iom ŝanĝiĝi. 
> Kaj, ĝi estas vikio, do laŭvole redaktu kun kuraĝo ;-)
>
> Amike Afrike
> KuboF Hromoslav
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso

-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20180813/57bb8350/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list