Saluton.
Mi plene konsentas, ke laboro ja estus, sed mankas plano!
Krei strategion estas bonega ideo - tiel ni povos laŭtempe kreadi infrastrukturon kaj evolui niajn kapablojn tiel, ke ili plivaloriĝadu laŭtempe!
Mi kreis bazajn, fakte malplenajn, paĝojn por:
jara plano, 2019: https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2019-eo
strategio 2019-2021: https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Strategy/2019-2021-eo
La tempon por strategia plano mi proponis tiel ĉar se ni plusekvos 3-jaran periodon, ni fine venos al la jaro 2030, kio korespondas kun la granda tutmovada Vikimedia strategia plano. Tamen, ĝi estus nia unua strategia plano, do eventuale ni unue lernos per jara plano (2019) kaj poste laŭ tiuj spertoj povos krei strategian planon por 2020-2021.
Tion dirite, redaktu kun kuraĝo kaj proponu aktivaĵojn, kiujn vi volas fari sekvajare!
PS: Certe inspiriĝu per tio, kion ni jam faris! La raportoj estas ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports
Amike
KuboF Hromoslav
Saluton,
Dankon por la raporto!
>Tamen, en proksima estonteco ni ne bezonas dungiton kaj ne
havas por ĝi sufiĉon da laboro. La eblo tamen restas interesa por
iom malpli proksima estonteco. 
Mi ne konsentas, ja estas multe da laboro, mi pli precize dirus
ke ni nur ne havas sufiĉe klara plano por asocii ĝin kun bone
priskribita dungita rolo.
Do, eble estus bona ideo ke ni provas formuli niajn bezonojn laŭ
tio celo, povi asocii ilin kun plentempa rolo. Eĉ se finfine ni ne
dungas iun, tio povas esti bona vojo por klarigi nian strategion.
Kion opinias vi? Ĉu ni devus krei Meta-paĝon pri tio, aŭ
Phabricator-bileton?
Ĝis!
Le 12/08/2018 à 17:07, KuboF Hromoslav
a écrit :
Saluton!
Lastan monaton en Sud-Afriko okazis Vikimanio kaj
partoprenis ĝin pluraj esperantistoj (enkalkulante ankaŭ
komencontojn mi scias pri 8). Krom kutima amika renkontiĝado
kaj babilado ni ankaŭ formale kunsidis kaj mi prezentas al vi
la raporton de la kunsido:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/Kunsido_dum_Vikimanio_2018
Ĝi ne estas raporto pri Vikimanio mem kaj certe vi ne povas
kapti la etoson de Vikimanio de ĝi (por tio vere necesas
partopreni; sekvan jaron ĝi okazos en Svedio kaj vi denove
povos peti stipendion).
La raporto estas plejparte preta, tamen iuj partoj povas
iom ŝanĝiĝi. Kaj, ĝi estas vikio, do laŭvole redaktu kun
kuraĝo ;-)
Amike Afrike
KuboF Hromoslav
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo@lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso