[ELiSo] Pri Vikio Amas ZEOjn
Juan Sebastian Quintero Santacruz
diabulus999 at gmail.com
Wed Mar 15 15:29:31 UTC 2017
Saluton!
Mi ion parolis pri la afero kun membroj de la internacia teamo de WLM [1].
Fadeno estis malfermita en Phabricator [2] kaj fine estas decido. Eblas al
ni partopreni sub kelkaj kondicxoj:
* La listoj de monumentoj devas esti registritaj de sxtata ento. Do, la
listo kiun ni havas de UEA pri ZEOj (Monumente pri Esperanto) ne taugas.
* Cxiu foto devas povi partopreni de la Internacia konkurso kaj nur fotoj
en tiuj sxtataj listoj povas tion fari. Tial, fotoj pri ZEOj devus esti jam
en oficiala listo de alia lando partoprenanta de WLM
Mi konsilas legi [1] kaj [2] por pliaj detaloj sed resume, ni nur povus
partopreni kun ZEOj jam listigitaj oficiale fare de aliaj landoj ankau
partoprenantaj. Ni iel (per robotoj plejeble) sercxus tiujn ZEOjn inter la
fotoj alsxutitaj kadre de la konkurso kaj povas disdoni proprajn premiojn
Cxu vi konas ZEOjn jam listigitaj ekzemple en la listoj de Vikimedio
Nederlando au alia? Cxu vi pensas ke cxi tiu metodo validas por ni?
[1]
https://commons.wikimedia.org/wiki/User_talk:Effeietsanders#WLM_in_Esperantujo
[2] https://phabricator.wikimedia.org/T159754
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20170315/346b1410/attachment.html>
More information about the ELiSo
mailing list