[ELiSo] Pri Vikio Amas ZEOjn

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Sat Mar 25 23:37:06 UTC 2017


Saluton.

Do bedaŭrinde ZEOj ne partoprenos kiel kutima membro de VAM, sed tamen
restas pluraj ebloj por ni.

1) Vere ekscii, ĉu inter la jam partoprenontaj monumentoj estas ZEOj.
Depende de la rezultoj ni decidus ĉu partorpeni (se estus 20 tiaj ZEOj
entute, ŝajne ne indus fari grandan kampanjon). Tio, krom la baza afero de
provizo de liberaj fotoj de ZEOj, helpus plividebligi Esperanton en la
internacia vikimedia komunumo kaj speciale ELiSon, kaj (esper)eble instigus
esperantistojn pli partopreni vikimedian movadon.

2) Fari propran konkurson nur pri ZEOj. Por tio indus finfine havi bonan
datumbazon de ZEOj, laŭeble ĝin importi al Vikidatumoj kaj krei listojn en
Vikipedio(j). Fari monpeton ne estus granda problemo, sed ni certe bezonos
prizorgi bankokonton.

3) Teorie ni povas ne organizi ion rilatan, sed ni jam havas movkvanton,
kiun indas utiligi ;-)

Amike

KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)

2017-03-15 16:29 GMT+01:00 Juan Sebastian Quintero Santacruz <
diabulus999 na gmail.com>:

> Saluton!
>
> Mi ion parolis pri la afero kun membroj de la internacia teamo de WLM [1].
> Fadeno estis malfermita en Phabricator [2] kaj fine estas decido. Eblas al
> ni partopreni sub kelkaj kondicxoj:
>
> * La listoj de monumentoj devas esti registritaj de sxtata ento. Do, la
> listo kiun ni havas de UEA pri ZEOj (Monumente pri Esperanto) ne taugas.
> * Cxiu foto devas povi partopreni de la Internacia konkurso kaj nur fotoj
> en tiuj sxtataj listoj povas tion fari. Tial, fotoj pri ZEOj devus esti jam
> en oficiala listo de alia lando partoprenanta de WLM
>
> Mi konsilas legi [1] kaj [2] por pliaj detaloj sed resume, ni nur povus
> partopreni kun ZEOj jam listigitaj oficiale fare de aliaj landoj ankau
> partoprenantaj. Ni iel (per robotoj plejeble) sercxus tiujn ZEOjn inter la
> fotoj alsxutitaj kadre de la konkurso kaj povas disdoni proprajn premiojn
>
> Cxu vi konas ZEOjn jam listigitaj ekzemple en la listoj de Vikimedio
> Nederlando au alia? Cxu vi pensas ke cxi tiu metodo validas por ni?
>
>
> [1] https://commons.wikimedia.org/wiki/User_talk:Effeietsanders#
> WLM_in_Esperantujo
> [2] https://phabricator.wikimedia.org/T159754
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20170326/f2dfb0e7/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list