[ELiSo] TEJO: Nova KODEJO por fakaj organizoj

KuboF Hromoslav kubof.hromoslav at gmail.com
Wed Mar 8 13:04:25 UTC 2017


Saluton.

TEJO ĵus publikigis la unuan publikan malneton de la raporto pri KODEJO,
kie ni enestas.
https://docs.google.com/document/d/1lO9yhXHSKq2_Rals6HVIv6pM4X5WVIA94r-McC2Dncs/edit#

Ne enestas multaj datumoj pri kaj por fakaj asocioj. Tamen emfazo estas
donita al laŭleĝa registriĝo, kiu ebligas engaĝiĝon en specifa speco de
(grandaj) projektoj, eksplice menciita estas la Eŭropa programo Erasmo+
(kiu ebligas kunlaboron kun neeŭropanoj) kaj indeco havi difinitan estraron
kun almenaŭ 3 membroj por esti sufiĉe stabila por funkcii dum nemaloonga
tempo kaj preti mastrumi nemallongtempajn projektojn. Mi opinias tiujn
rekomendojn saĝaj kaj sekvindaj.

PS: Menciindas, ke ĉi-jare TEJO publikigis la raporton vere nelonge post
finkolektado de datumoj!

Amike

KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)

2017-02-02 17:03 GMT+01:00 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav na gmail.com>:

> Saluton.
>
> Mi kaj Ivan ĵus plenigis la KODEJO-n, do TEJO pri ni konscios eĉ pli :-)
>
> Mi pensas (kaj tiel ni skribis), ke ni povos trakti la aferon pri havi
> junularan sekcion post kiam ni solvos pli urĝajn kaj infrastrukture pli
> gravajn aferojn (ekz. en kia stato ni volas labori - ĉu kun difinita
> estraro, ĉu kiel registrita organizo; havos retejon kaj funkciantan
> kunlaborejon ktp.).
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>
> 2017-01-30 4:21 GMT+01:00 Ivan Camilo Quintero Santacruz <
> remusqs1 na gmail.com>:
>
>> Saluton KuboF,
>>
>> Mi pretas helpi pri la plenumado de KODEJO. Mi estis prezidanto de la
>> kolombia landa sekcio de TEJO, kaj plenumis KODEJO-n dum la pasintajn
>> jarojn. Kalkulu je mi.
>>
>> 2017-01-29 4:50 GMT-05:00 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav na gmail.com>:
>>
>>> Saluton.
>>>
>>> TEJO ĉiujare enketas junularajn Esperantajn grupojn pri iliaj stato kaj
>>> agado per la enketo "KODEJO" (vidu plusenditan mesaĝon sube). Ĉi-jare ili
>>> invitas ankaŭ ĉiuaĝajn fakajn grupojn (estas malmultegaj junularaj fakaj
>>> grupoj...), do ankaŭ ni povas partopreni. Kiel iama TEJO-volontulo mi
>>> plurfoje kaj detale konsultis KODEJO-n, do mi volontulas tion fari, sed tre
>>> indus helpo de iu el vi por kune ĉion konsulti. Kiu aliĝas?
>>>
>>> Alia afero estas, ke danke al la anonco mi komencis pensi pri eventuala
>>> junulara grupo ene de ELiSo. Ĝi plej probable ne ekestos baldaŭ (laŭ mi, ni
>>> multe pli urĝe bezonas pli organizitan strukturon, ne krei iun subgrupon),
>>> sed ni povas pensi pri ĝi jam nun. Laŭ mi, unu el plej grandaj utiloj por
>>> ni estus pli facila informado al junuloj (tre bona aĝgrupo por komenci
>>> vikimediumi) pri nia laboro kaj al Esperanta movado pri filozofio kaj utilo
>>> de libera kulturo (nun mi en TEJO sentas subtenon por libera kulturo). Kion
>>> vi opinias?
>>>
>>> Amike
>>> KuboF Hromoslav
>>> ---------- Preposlaná správa ----------
>>> Od: "Enric Baltasar" <enbaltasar na gmail.com>
>>> Dátum: 16.1.2017 9:37 AM
>>> Predmet: [SFA] Nova KODEJO por fakaj organizoj
>>> Komu: "tejo-scienca-kaj-faka-agado" <tejo-scienca-kaj-faka-agado na g
>>> ooglegroups.com>
>>> Kópia:
>>>
>>> Saluton!
>>>
>>> Ni kreis novan version de KODEJO, en kiu ni celas fokuse ekkompreni kiel
>>> TEJO povas esti plej utila en sia agado por sekcioj kaj aktivuloj. Novaĵoj
>>> por FS-oj estas ne nur enhavaj, sed ankaŭ ke mi decidis eksperimenti
>>> ebligante ke ĉiuaĝaj fakaj organizoj rajtu plenigi la formularon. Tion mi
>>> faris ĉar ni nur kalkulas kun du fakaj, kaj tio malmultas por havi
>>> situacian trarigardon. Krome tio estas strategio por alproksimigi
>>> organizojn al la ideo ke ili povus krei junularan sekcion de sia faka
>>> organizo. Mi tamen ne havos la devigon verki raporton ankaŭ pri ili, kaj
>>> sendos la rezultojn al UEA, kiu espereble iam havos sian propran KODEJO.
>>> ===> http://goo.gl/Z0TiAL <===
>>>
>>>
>>> Atente,
>>> Enric Baltasar
>>>
>>> --
>>> You received this message because you are subscribed to the Google
>>> Groups "tejo-scienca-kaj-faka-agado" group.
>>> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send
>>> an email to tejo-scienca-kaj-faka-agado+unsubscribe na googlegroups.com.
>>> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>>>
>>> _______________________________________________
>>> Dissendolisto de ELiSo
>>> ELiSo na lists.wikimedia.org
>>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>>
>>>
>>
>>
>> --
>> *Remus*
>>
>>
>>
>>
>> *Ivan Camilo Quintero SantacruzIngeniero de MaterialesUniversidad del
>> ValleSantiago de Cali, Colombia*
>>
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo na lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>>
>
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20170308/7f2e79b6/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list