[ELiSo] ELiSo dum Movada Foiro en UK 2016

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Wed May 25 21:38:41 UTC 2016


Saluton.

Lastjare ELiSo dum UK en Lillo partoprenis "Fakan Budon" de UEA, kiel
surogataĵo de partopreno en la Movada Foiro. Mi pensas, ke ĉi-jare ELiSo
jam povus plene partopreni Movadan Foiron, kiel aliaj Esperantaj organizoj.
Por tiuj, kiuj ne partoprenis Universalan Kongreson; Movada Foiro estas
evento dum UK, kiam diversaj Esperantaj organizoj prezentas al kongresanoj
sian agadon, celojn ktp. kaj varbas. Por la organizoj ĝi estas senpaga.

Mi ricevis jenan aliĝilon. Mi mem estas engaĝita en organizado de la
kongreso, do estas risko, ke mi bezonus ajnmomente foriri de io ajn,
enkalkulante la eventualan ELiSo-budon. Kiu de vi partoprenos la kongreson
kaj volas prezenti ELiSon dum Movada Foiro?

Amike

*11-a Movada Foiro dum la UK en Nitro*


*GRAVE:* Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.


La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj
Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian
agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi
rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia
agado kaj simile.


*Dato* de la Movada Foiro en Nitro: sabato, la 23-a de julio 2016.

*Ejo:* En la areo de la agrokultura universitato PSU (kongresejo). Ni
esploras la eblecon okazigi ĝin en pli centra loko en la urbo, sed tio
ankoraŭ ne estas certa.

*Komencohoro: *19h00. Ekspoziciantoj prefere venu je 18h30 por aranĝi siajn
tablojn.


*Financaj kondiĉoj:*

   -

   Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
   -

   Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn,
   donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
   -

   Partoprenantoj *ne* rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn (krom
   revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo. Tamen
   eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la Libroservo.


*Renovigo de la Movada Foiro:*

Oftaj kongresanoj komencas rimarki, ke la samaj informmaterialoj reaperadas
en la Movada Foiro ĉiujare. Prenu tion en konsideron, kiam vi pretigas vian
ekspozicion!


*Manko de elektro kaj retaliro:*

Depende de la situo de la Movada Foiro, ni verŝajne* ne* havos elektron kaj
retaliron je dispono. Ni sendos pli precizajn informojn per la lasta
informilo, pli proksime al la dato de la kongreso.


*Konfirmo de mendoj:*

Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.

Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.


Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.

Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la
organizantoj.




   -

   Nomo de asocio:



   -

   Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:



   -

   Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.


1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada
Foiro.


2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.


3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu
reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.

-- <anna.lowenstein na esperanto.org>
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
LKK-ano pri kultura programo de UK 2016
http://www.nitra2016.sk/
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20160525/f721e3e4/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list