[ELiSo] Vikio Amas ZEOjn

Chuck Smith chuckssmith at gmail.com
Thu Apr 28 03:42:04 UTC 2016


Mi ŝategas la ideon! Ĉu tamen eble la 2-literaj ISO-landokodoj pli taŭgas? Ili multe pli facile legeblas ol antikvaj telefonkodoj:

Telefono:
1 - Usono
1 - Kanado
57 - Kolombio
58 - Venezuelo
421 - Slovakio

ISO:
us - Usono
ca - Kanado
co - Kolombio
ve - Venezuelo
sk - Slovakio

Amike,
Chuck

Sent from my iPhone

> El 28 abr 2016, a las 3:08, Juan Sebastian Quintero Santacruz <diabulus999 at gmail.com> escribió:
> 
> Saluton!
> 
> Ni ne havas ĝisdatan liston pri ZEOj, pro tio ni ne povas scii kiom da ili ekzistas, nek kie, nek doni al ili identigilan numeron por la konkurso.
> 
> Mi pensas tion ni povas solvi se ni estas flekseblaj. Anstataŭ devigi la partoprenontojn enskribi kodon unikan por ĉiu ZEO, oni povus simple enskribi landokodon. Tiel ni almenaŭ scius la landon de la ZEO, kaj aŭtomate kategoriigi (Zamenhof-Esperanto Objektoj de Kolombio, ktp).
> 
> Por la landokodoj ni povus uzi la poŝtajn-telefonajn, tiel se oni skribas 57 en la landokoda kampo, oni scius ke temas pri Kolombio, 58 por Venezuelo, 421 por Slovakio, ktp.
> 
> Post la unua konkurso, se ni sufiĉe bone disvastigas la informon en Esperantujo, ni povus havi pli ĝisdatan liston pri ZEOj. Post 3 konkursoj (ni okazigu ĝin ĉiujare!) eble ni havus la plej ĝisdatan liston iam ajn verkita pri ZEOj, kaj aldoni unikajn kodojn por ĉiu momumento.
> 
> Kion vi opinias? 
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso



More information about the ELiSo mailing list