[ELiSo] Vikio Amas ZEOjn

Didier Janot didier.janot at gmail.com
Thu Apr 28 06:42:10 UTC 2016


Atentu!
La lando-kodojn oni skribas majuskle
US, CA…

Minuskle temas pri lingvoj.

FR estas Francio
fr estas la franca lingvo

DJ

2016-04-28 5:42 GMT+02:00 Chuck Smith <chuckssmith at gmail.com>:
> Mi ŝategas la ideon! Ĉu tamen eble la 2-literaj ISO-landokodoj pli taŭgas? Ili multe pli facile legeblas ol antikvaj telefonkodoj:
>
> Telefono:
> 1 - Usono
> 1 - Kanado
> 57 - Kolombio
> 58 - Venezuelo
> 421 - Slovakio
>
> ISO:
> us - Usono
> ca - Kanado
> co - Kolombio
> ve - Venezuelo
> sk - Slovakio
>
> Amike,
> Chuck
>
> Sent from my iPhone
>
>> El 28 abr 2016, a las 3:08, Juan Sebastian Quintero Santacruz <diabulus999 at gmail.com> escribió:
>>
>> Saluton!
>>
>> Ni ne havas ĝisdatan liston pri ZEOj, pro tio ni ne povas scii kiom da ili ekzistas, nek kie, nek doni al ili identigilan numeron por la konkurso.
>>
>> Mi pensas tion ni povas solvi se ni estas flekseblaj. Anstataŭ devigi la partoprenontojn enskribi kodon unikan por ĉiu ZEO, oni povus simple enskribi landokodon. Tiel ni almenaŭ scius la landon de la ZEO, kaj aŭtomate kategoriigi (Zamenhof-Esperanto Objektoj de Kolombio, ktp).
>>
>> Por la landokodoj ni povus uzi la poŝtajn-telefonajn, tiel se oni skribas 57 en la landokoda kampo, oni scius ke temas pri Kolombio, 58 por Venezuelo, 421 por Slovakio, ktp.
>>
>> Post la unua konkurso, se ni sufiĉe bone disvastigas la informon en Esperantujo, ni povus havi pli ĝisdatan liston pri ZEOj. Post 3 konkursoj (ni okazigu ĝin ĉiujare!) eble ni havus la plej ĝisdatan liston iam ajn verkita pri ZEOj, kaj aldoni unikajn kodojn por ĉiu momumento.
>>
>> Kion vi opinias?
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo at lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso



More information about the ELiSo mailing list