[ELiSo] Vikio Amas ZEOjn

Juan Sebastian Quintero Santacruz diabulus999 at gmail.com
Thu Apr 28 01:08:48 UTC 2016


Saluton!

Ni ne havas ĝisdatan liston pri ZEOj, pro tio ni ne povas scii kiom da ili
ekzistas, nek kie, nek doni al ili identigilan numeron por la konkurso.

Mi pensas tion ni povas solvi se ni estas flekseblaj. Anstataŭ devigi la
partoprenontojn enskribi kodon unikan por ĉiu ZEO, oni povus simple
enskribi landokodon. Tiel ni almenaŭ scius la landon de la ZEO, kaj
aŭtomate kategoriigi (Zamenhof-Esperanto Objektoj de Kolombio, ktp).

Por la landokodoj ni povus uzi la poŝtajn-telefonajn, tiel se oni skribas
57 en la landokoda kampo, oni scius ke temas pri Kolombio, 58 por
Venezuelo, 421 por Slovakio, ktp.

Post la unua konkurso, se ni sufiĉe bone disvastigas la informon en
Esperantujo, ni povus havi pli ĝisdatan liston pri ZEOj. Post 3 konkursoj
(ni okazigu ĝin ĉiujare!) eble ni havus la plej ĝisdatan liston iam ajn
verkita pri ZEOj, kaj aldoni unikajn kodojn por ĉiu momumento.

Kion vi opinias?
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20160427/357260f6/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list