[ELiSo] [URĜE] ELiSo en la Jarlibro de UEA
Michal Matúšov
kubof at i-espero.info
Thu Apr 7 21:24:12 UTC 2016
Saluton.
Venis konfirmo, ke ELiSo aperos en la Jarlibro! Jen sube estas la formo,
kiun ĝi havos:
Libera kulturo
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo, 2013): [retadreso]
eliso-owner na lists.wikimedia.org, [TTT] meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo.
Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo. Organo: "ELiSo-anoncoj"
(aperas neregule). Gvidanto: Michal Matúšov.
(kaj laŭ mia memoro devus tie esti ankaŭ ligilo al ELiSo-anoncoj)
Montriĝis, ke ni ne havas normalan retpoŝtan adreson fakte.. laŭ mi
konsekvenco de nia laborgrupa formo.
Mi havas rimarkon pri kategorio en kiun ni estis enmetitaj ("Libera
kulturo"). Ĝi estas tute tŭga, sed ĉu ĝenerala esperantistaro ĝin
komprenos? Koncepto de libera kulturo ne estas vaste konata en Esperantujo.
Mi proponis kategorion "Edukado", sed tiu eĉ ne ekzistas (ekz. ILEI estas
sub "Instruado", kio por ni tute ne taŭgas) kaj fakte iuj projektojn pri
kiuj ni laboras ne tre temas pri edukado (ekz. Vikinovaĵoj, Vikivojaĝo).
Ĉu vi havas proponon por pli bona kategorio? Se ne, ni simple lasu "Libera
kulturo"; ĝi estas sufiĉe bona.
PS: Sahaquiel9102, jes, VMF povus eventuale pagi por aperigi tiun ĉi
anoncon, sed (ne nur) ili supozeble freneziĝus pri pagado de 50 eŭra
monĝiro por 6 eŭroj :-) Nun tion pagos mi de mia propra poŝo.
Amike
KuboF
2016-03-31 2:13 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof na i-espero.info>:
> Saluton.
>
> Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi
> apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas
> vere lastminuta...
>
> Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke ELiSo
> ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne ĉiuj
> aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton. Tamen,
> diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono plurfoje
> menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?
>
> Nomo: Esperanto kaj Libera Scio
> mallongigo: ELiSo
> Fondojaro: 2013
> Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta
> Membronombro: sen formala membreco
> Adreso: (ne mencii)
> Telefono: (povus esti mia privata)
> Telefakso: (ne mencii)
> Retpoŝta adreso: eliso-owner na lists.wikimedia.org
> TTT-paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo
> Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov
> Funkcio: neoficiala gvidanto
> Organo: ELiSo-anoncoj
> Aperofteco: neregule
> Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner na lists.wikimedia.org
> Libroserva adreso: (ne mencii)
>
> Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo
>
> De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio
> estas nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj
> estas aprezataj!
>
> Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti
> ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn
> al UEA.
>
> Amike
>
> KuboF
>
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
LKK-ano pri kultura programo de UK 2016
------------- další část ---------------
HTML příloha byla odstraněna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20160407/cb7a68fe/attachment.html>
More information about the ELiSo
mailing list