[ELiSo] [URĜE] ELiSo en la Jarlibro de UEA

Ziko van Dijk zvandijk at gmail.com
Wed Apr 6 16:44:39 UTC 2016


Mi aligxas al la danko, kaj gxojas ke KuboF transprenis la iniciatecon.
Kore
Ziko

2016-04-03 4:24 GMT+02:00 Castelo Branco <michelcastelobranco at gmail.com>:
> KuboF, malfeliĉe mi ne vidis vian mesaĝon pli frue, sed mi respondos nun por
> ne lasi vin sen alia respondo (dankon Sahaquiel!).
>
> Vi antaŭ tiuj jaroj fakte estas reprezentanto de ELiSo. Do, ne estas
> problemo mencii tion (kaj viajn datumojn, se vi konsentas) en Jarlibro. Ĉar
> ELiSo estas nur projekto, ŝajnas ke la plej taŭga funkcio por vi estas
> "koordinanto", ĉu ne? Bone, la du antaŭaj proponoj estas same akcepteblaj.
>
> Gratulon!
>
> CasteloBranco
>
> P.S. Ĉu vi bonvolu poste informus nin pli pri la jam ekzistanta rilato inter
> ELiSo kaj UEA? Ĉu vi pensas ke eble ni povus iel labori kune?
>
>
> 2016-03-30 23:31 GMT-03:00 Juan Sebastian Quintero Santacruz
> <diabulus999 at gmail.com>:
>>
>> Saluton. Laŭ mi ne estas problemo ke viaj datumoj estu en la jarlibro kiel
>> reprezentanto de ELiSo, vi ja estas la ĉefa gvidanto de la grupo.
>>
>> Pri "Aliaj informoj", ja niaj flagŝipo estas Vikipedio. Sed ĉu vi kredas
>> ke ni povus peti monon de VF por aperigi la informon? Se jes, estus bonege.
>> Laŭ mi la informo taŭgas, sed vi estas oficiala gvidanto, ne neoficiala (laŭ
>> mi almenaŭ).
>>
>> Am(er)ike
>> Sahaquiel9102
>>
>> 2016-03-30 19:13 GMT-05:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
>>>
>>> Saluton.
>>>
>>> Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi
>>> apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas vere
>>> lastminuta...
>>>
>>> Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke
>>> ELiSo ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne
>>> ĉiuj aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton.
>>> Tamen, diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono
>>> plurfoje menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?
>>>
>>> Nomo: Esperanto kaj Libera Scio
>>> mallongigo: ELiSo
>>> Fondojaro: 2013
>>> Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta
>>> Membronombro: sen formala membreco
>>> Adreso: (ne mencii)
>>> Telefono: (povus esti mia privata)
>>> Telefakso: (ne mencii)
>>> Retpoŝta adreso: eliso-owner at lists.wikimedia.org
>>> TTT-paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo
>>> Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov
>>> Funkcio: neoficiala gvidanto
>>> Organo: ELiSo-anoncoj
>>> Aperofteco: neregule
>>> Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner at lists.wikimedia.org
>>> Libroserva adreso: (ne mencii)
>>>
>>> Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo
>>>
>>> De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio
>>> estas nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj
>>> estas aprezataj!
>>>
>>> Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti
>>> ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn al
>>> UEA.
>>>
>>> Amike
>>>
>>> KuboF
>>>
>>>
>>> _______________________________________________
>>> Dissendolisto de ELiSo
>>> ELiSo at lists.wikimedia.org
>>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>>
>>
>>
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo at lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>



More information about the ELiSo mailing list