[ELiSo] [URĜE] ELiSo en la Jarlibro de UEA

Ziko van Dijk zvandijk at gmail.com
Thu Apr 7 21:57:07 UTC 2016


Kara KuboF,
mi aligxas al cxiuj viaj argumentoj, inkl. de la lasta: ni simple
lasu, kaj eventuale estonte estos pli gxenerala diskuto.
Kore
Ziko



2016-04-07 23:24 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
> Saluton.
>
> Venis konfirmo, ke ELiSo aperos en la Jarlibro! Jen sube estas la formo,
> kiun ĝi havos:
>
> Libera kulturo
> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo, 2013): [retadreso]
> eliso-owner at lists.wikimedia.org, [TTT] meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo.
> Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo. Organo: "ELiSo-anoncoj"
> (aperas neregule). Gvidanto: Michal Matúšov.
>
> (kaj laŭ mia memoro devus tie esti ankaŭ ligilo al ELiSo-anoncoj)
>
> Montriĝis, ke ni ne havas normalan retpoŝtan adreson fakte.. laŭ mi
> konsekvenco de nia laborgrupa formo.
>
> Mi havas rimarkon pri kategorio en kiun ni estis enmetitaj ("Libera
> kulturo"). Ĝi estas tute tŭga, sed ĉu ĝenerala esperantistaro ĝin komprenos?
> Koncepto de libera kulturo ne estas vaste konata en Esperantujo. Mi proponis
> kategorion "Edukado", sed tiu eĉ ne ekzistas (ekz. ILEI estas sub
> "Instruado", kio por ni tute ne taŭgas) kaj fakte iuj projektojn pri kiuj ni
> laboras ne tre temas pri edukado (ekz. Vikinovaĵoj, Vikivojaĝo).
>
> Ĉu vi havas proponon por pli bona kategorio? Se ne, ni simple lasu "Libera
> kulturo"; ĝi estas sufiĉe bona.
>
> PS: Sahaquiel9102, jes, VMF povus eventuale pagi por aperigi tiun ĉi
> anoncon, sed (ne nur) ili supozeble freneziĝus pri pagado de 50 eŭra monĝiro
> por 6 eŭroj :-) Nun tion pagos mi de mia propra poŝo.
>
> Amike
> KuboF
>
>
> 2016-03-31 2:13 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
>>
>> Saluton.
>>
>> Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi
>> apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas vere
>> lastminuta...
>>
>> Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke ELiSo
>> ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne ĉiuj
>> aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton. Tamen,
>> diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono plurfoje
>> menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?
>>
>> Nomo: Esperanto kaj Libera Scio
>> mallongigo: ELiSo
>> Fondojaro: 2013
>> Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta
>> Membronombro: sen formala membreco
>> Adreso: (ne mencii)
>> Telefono: (povus esti mia privata)
>> Telefakso: (ne mencii)
>> Retpoŝta adreso: eliso-owner at lists.wikimedia.org
>> TTT-paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo
>> Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov
>> Funkcio: neoficiala gvidanto
>> Organo: ELiSo-anoncoj
>> Aperofteco: neregule
>> Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner at lists.wikimedia.org
>> Libroserva adreso: (ne mencii)
>>
>> Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo
>>
>> De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio
>> estas nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj
>> estas aprezataj!
>>
>> Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti
>> ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn al
>> UEA.
>>
>> Amike
>>
>> KuboF
>
>
>
>
> --
> KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
> LKK-ano pri kultura programo de UK 2016
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>



More information about the ELiSo mailing list