[ELiSo] [URĜE] ELiSo en la Jarlibro de UEA

Castelo Branco michelcastelobranco at gmail.com
Sun Apr 3 02:24:46 UTC 2016


KuboF, malfeliĉe mi ne vidis vian mesaĝon pli frue, sed mi respondos nun
por ne lasi vin sen alia respondo (dankon Sahaquiel!).

Vi antaŭ tiuj jaroj fakte estas reprezentanto de ELiSo. Do, ne estas
problemo mencii tion (kaj viajn datumojn, se vi konsentas) en Jarlibro. Ĉar
ELiSo estas nur projekto, ŝajnas ke la plej taŭga funkcio por vi estas
"koordinanto", ĉu ne? Bone, la du antaŭaj proponoj estas same akcepteblaj.

Gratulon!

CasteloBranco

P.S. Ĉu vi bonvolu poste informus nin pli pri la jam ekzistanta rilato
inter ELiSo kaj UEA? Ĉu vi pensas ke eble ni povus iel labori kune?


2016-03-30 23:31 GMT-03:00 Juan Sebastian Quintero Santacruz <
diabulus999 at gmail.com>:

> Saluton. Laŭ mi ne estas problemo ke viaj datumoj estu en la jarlibro kiel
> reprezentanto de ELiSo, vi ja estas la ĉefa gvidanto de la grupo.
>
> Pri "Aliaj informoj", ja niaj flagŝipo estas Vikipedio. Sed ĉu vi kredas
> ke ni povus peti monon de VF por aperigi la informon? Se jes, estus bonege.
> Laŭ mi la informo taŭgas, sed vi estas oficiala gvidanto, ne neoficiala
> (laŭ mi almenaŭ).
>
> Am(er)ike
> Sahaquiel9102
>
> 2016-03-30 19:13 GMT-05:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
>
>> Saluton.
>>
>> Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi
>> apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas
>> vere lastminuta...
>>
>> Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke
>> ELiSo ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne
>> ĉiuj aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton.
>> Tamen, diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono
>> plurfoje menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?
>>
>> Nomo: Esperanto kaj Libera Scio
>> mallongigo: ELiSo
>> Fondojaro: 2013
>> Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta
>> Membronombro: sen formala membreco
>> Adreso: (ne mencii)
>> Telefono: (povus esti mia privata)
>> Telefakso: (ne mencii)
>> Retpoŝta adreso: eliso-owner at lists.wikimedia.org
>> TTT-paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo
>> Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov
>> Funkcio: neoficiala gvidanto
>> Organo: ELiSo-anoncoj
>> Aperofteco: neregule
>> Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner at lists.wikimedia.org
>> Libroserva adreso: (ne mencii)
>>
>> Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo
>>
>> De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio
>> estas nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj
>> estas aprezataj!
>>
>> Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti
>> ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn
>> al UEA.
>>
>> Amike
>>
>> KuboF
>>
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo at lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20160402/42af5ad8/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list