[ELiSo] Kunlaborado kun TEJO

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Wed Apr 8 09:33:13 UTC 2015


Pri tradukado / verkado de gravaj artikolo al Esperanta Vikipedio ekzistas
simila projekto inter ELiSo kaj UEA ;)
Ankaŭ tiu projekto ne plene disvolviĝis, sed unuaj paŝoj jam estis faritaj.
Amike
Dňa 5.4.2015 13:56 používateľ "Didier Janot" <didier.janot na gmail.com>
napísal:

> Ekzisto de artikoloj pri Esperanto en ĉiuj lingvoj certe tre gravas.
>
> Alia afero utila,
> ĉefe se en via lingvo jam ekzistas bonaj artikoloj pri Esperanto,
> povas esti :
> - serĉi vikepedio-artikolojn en via nacia lingvo sufiĉe popularajn
> aŭ kiu traktas temon kiu gravas por Esperanto (artikoloj popularaj ĉe
> gravuloj, ĵurnalistoj, instruistoj...)
> kaj traduki ilin al Esperanto,
> - tiel, ĉefe por artikoloj kiuj ĝis nun ekzistas nur en via lingvo,
> homoj kiuj legos tiujn artikolojn konstatos ke la artikolo ankaŭ
> ekzistas en Esperanto.
>
> Mi konstatis ke almenaŭ en la franca,
> sed verŝajne estas tiel en multaj lingvoj,
> multaj artikoloj kiu traktas nacian temon ekzistas nur en unu nacia lingvo.
> Inter ili sufiĉas elekti popularajn aŭ gravajn artikolojn.
>
> DJ
>
>
> 2015-04-04 0:30 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof na i-espero.info>:
> > Sal.
> >
> > Mi telefonis kun Piotr Hołda de TEJO, kiu tie laboras pri informado pri
> > Esperanto per Vikipedioj. La projekto parte estas postsekvaĵo de la
> projekto
> > de Marek Blahuŝ pri tradukado de la artikolo Esperanto.
> >
> > Baza ideo estas, ke estos elektita listo da artikoloj, kiuj estos
> tradukataj
> > al naciaj lingvoj. TEJO prizorgos tradukantojn, ELiSo prizorgos
> > envikipediigon.
> >
> > La projekto kaj planoj estas baze priskribitaj en
> >
> https://docs.google.com/document/d/1XN3289r97WwClm53Um16r7oMhp9-nh8GXr_P77lcZYM/edit
> > , vi povas tie komenti kaj aldoni viajn ideojn. Iom post iom estos planoj
> > detaligitaj, ekz. nun ne estas certe kie ni stokos kiujn informojn.
> >
> > Por kunordigado de la projekto estos uzata Trello, interesiĝantoj skribu
> al
> > mi kaj mi prizorgos aldonon.
> >
> > Amike
> >
> > KuboF
> >
> >
> > _______________________________________________
> > Dissendolisto de ELiSo
> > ELiSo na lists.wikimedia.org
> > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
> >
> Ti
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150408/460c79a0/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list