[ELiSo] Kunlaborado kun TEJO

Didier Janot didier.janot at gmail.com
Sun Apr 5 11:55:49 UTC 2015


Ekzisto de artikoloj pri Esperanto en ĉiuj lingvoj certe tre gravas.

Alia afero utila,
ĉefe se en via lingvo jam ekzistas bonaj artikoloj pri Esperanto,
povas esti :
- serĉi vikepedio-artikolojn en via nacia lingvo sufiĉe popularajn
aŭ kiu traktas temon kiu gravas por Esperanto (artikoloj popularaj ĉe
gravuloj, ĵurnalistoj, instruistoj...)
kaj traduki ilin al Esperanto,
- tiel, ĉefe por artikoloj kiuj ĝis nun ekzistas nur en via lingvo,
homoj kiuj legos tiujn artikolojn konstatos ke la artikolo ankaŭ
ekzistas en Esperanto.

Mi konstatis ke almenaŭ en la franca,
sed verŝajne estas tiel en multaj lingvoj,
multaj artikoloj kiu traktas nacian temon ekzistas nur en unu nacia lingvo.
Inter ili sufiĉas elekti popularajn aŭ gravajn artikolojn.

DJ


2015-04-04 0:30 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
> Sal.
>
> Mi telefonis kun Piotr Hołda de TEJO, kiu tie laboras pri informado pri
> Esperanto per Vikipedioj. La projekto parte estas postsekvaĵo de la projekto
> de Marek Blahuŝ pri tradukado de la artikolo Esperanto.
>
> Baza ideo estas, ke estos elektita listo da artikoloj, kiuj estos tradukataj
> al naciaj lingvoj. TEJO prizorgos tradukantojn, ELiSo prizorgos
> envikipediigon.
>
> La projekto kaj planoj estas baze priskribitaj en
> https://docs.google.com/document/d/1XN3289r97WwClm53Um16r7oMhp9-nh8GXr_P77lcZYM/edit
> , vi povas tie komenti kaj aldoni viajn ideojn. Iom post iom estos planoj
> detaligitaj, ekz. nun ne estas certe kie ni stokos kiujn informojn.
>
> Por kunordigado de la projekto estos uzata Trello, interesiĝantoj skribu al
> mi kaj mi prizorgos aldonon.
>
> Amike
>
> KuboF
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
Ti



More information about the ELiSo mailing list