[ELiSo] Kunlaborado kun TEJO

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Fri Apr 3 22:30:55 UTC 2015


Sal.

Mi telefonis kun Piotr Hołda de TEJO, kiu tie laboras pri informado pri
Esperanto per Vikipedioj. La projekto parte estas postsekvaĵo de la
projekto de Marek Blahuŝ pri tradukado de la artikolo Esperanto.

Baza ideo estas, ke estos elektita listo da artikoloj, kiuj estos
tradukataj al naciaj lingvoj. TEJO prizorgos tradukantojn, ELiSo prizorgos
envikipediigon.

La projekto kaj planoj estas baze priskribitaj en
https://docs.google.com/document/d/1XN3289r97WwClm53Um16r7oMhp9-nh8GXr_P77lcZYM/edit
, vi povas tie komenti kaj aldoni viajn ideojn. Iom post iom estos planoj
detaligitaj, ekz. nun ne estas certe kie ni stokos kiujn informojn.

Por kunordigado de la projekto estos uzata Trello, interesiĝantoj skribu al
mi kaj mi prizorgos aldonon.

Amike

KuboF
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20150404/7d58422f/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list