[ELiSo] Necesa bankokonto

Ziko van Dijk zvandijk at gmail.com
Tue Sep 16 21:36:55 UTC 2014


Saluton,
mi preferas la solvon de "financial sponsor". Se WM Slovakio tion
volas fari, estus tre bonveniginda. :-)
Sincere
Ziko

2014-09-16 23:32 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
> Estraro de Vikimedio SK konfirmis, ke ELiSo rajtas uzi ties konton!
>
> Estis ankaŭ propono pri persona kunhavata konto, kio efektive _eblas_ -
> Marek jam proponis sin.
>
> Nun mi nur ne certas pri (mal)avantaĝoj de la du solvoj - komentu laŭvole!
>
> Mi dume ne pensis pri "travidebla" konto, se estus postulo, eblus tian fari
> (iel). Por protokoli uzitan monon mi pensis pri retsistemo evoluita en
> Vikimedio CZ - http://tracker.wikimedia.cz/tickets/
>
> Amike
>
>
> 2014-09-16 10:15 GMT+02:00 Marek Blahus <marek at blahus.cz>:
>>
>> Saluton,
>>
>> se Vikimedio Slovakio kaj ĝia konto jam estas agnoskitaj de Vikimedia
>> Fondaĵo, mi poras uzon de ĝi kiel nia "sponsoro". Mi antaŭvidas ke la
>> "kontrakto" inter ELiSo kaj VMSK estos konata al VMF (kaj deviga al VMSK jam
>> pro ties rilatoj al VMF), pro kio ne ekestos problemo eĉ se KuboF
>> neantaŭvideble malfariĝus prezidanto de VMSK aŭ simile.
>>
>> La ligo VMF <-> VMSK <-> UEA <-> E-istoj tutmonde tre bonas laŭ mi.
>>
>> Se necesas aŭ utilas por pli da supervidado ke kroma persono aliru la
>> konton, mi kiel Ĉeĥi-loĝanto proponas min por esti tia kromulo. Mi ja estas
>> membro de VMSK, sed ne tre aktiva, kaj samtempe de ELiSo. Aliflanke, se la
>> konto estas "travidebla" (mi supozas tion), eble eĉ simpla publika
>> kontroleblo de ĝi sufiĉos por ELiSo-anoj?
>>
>> Amike,
>> Marek
>>
>> Je 2014-09-16 05:19, Juan Sebastian Quintero Santacruz skribis:
>>>
>>> Saluton.
>>>
>>> Lau tiuj kondicxoj ne indas UEA-Konto cxar ni ne povus peri per gxi
>>> monon. Kial WMF malakceptas sendi monon al gxi?
>>>
>>> De la du ebloj, estus pli bone la unua, kiu permesas pli da
>>> sendependeco. Sed por tio mi imagas bezonatas du personoj samlandaj, kaj
>>> cxe ni tio estas malfacile. Do, sed ne estas problemo por VM Slovakio,
>>> mi apogas la duan.
>>>
>>> Ame(er)ike
>>>
>>>
>>> El lunes, 15 de septiembre de 2014, Michal Matúšov <kubof at i-espero.info
>>> <mailto:kubof at i-espero.info>> escribió:
>>>
>>>     Sal.
>>>
>>>     Mi komunikis kun UEA kaj WMF pri nia monkonto. UEA akceptas krei por
>>>     ni UEA-konton sed WMF malakceptas sendi al ĝi monon.
>>>
>>>     Nun ni havas du eblojn:
>>>     1) krei personan bankokonto kunhavatan de almenaŭ du personoj, kiuj
>>>     estos respondecaj pri la sekva monpeto
>>>     2) trovi "fiscal sponzor" - organizon, kiu akceptos la monpeton kaj
>>>     prizorgos ĝin: vidu ĉe
>>>     https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Fiscal_sponsorships
>>>
>>>     Mi dume pensas pri fiskala sponzoro Vikimedio Slovakio - laŭplane mi
>>>     tie estos prezidanto dum sekvaj 3 jaroj kaj facile mi povas doni
>>>     aliror al alia Slovaki-/Ĉeĥi-loĝanto. Tiel eblus en eŭrozono senpage
>>>     ĝiri monon, kaj por aliaj aktivuloj eblus senpage ĝiri monon al ties
>>>     persona UEA-konto.
>>>
>>>     Ĉu aliaj opinioj?
>>>
>>>     Ĉu nun por ni indas UEA-konto?
>>>
>>>     Amike
>>
>>
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo at lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
>
>
> --
> Michal Matúšov
> SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
> Slovenská esperantská federácia (podpredseda)
> Wikimedia Slovenská republika, (predseda) http://wikimedia.sk/
> Esperanto kaj Libera Scio
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>



More information about the ELiSo mailing list