[ELiSo] Necesa bankokonto

trio trio at esperanto.org
Thu Sep 18 00:51:42 UTC 2014


2014-09-15 19:33 GMT-07:00 Michal Matúšov <kubof at i-espero.info>:
> Sal.
>
> Mi komunikis kun UEA kaj WMF pri nia monkonto. UEA akceptas krei por ni
> UEA-konton

   Bone.

>sed WMF malakceptas sendi al ĝi monon.

   Mi ofte havas tiun problemon kun usonaj firmaoj.

> Nun ni havas du eblojn:
> 1) krei personan bankokonto kunhavatan de almenaŭ du personoj, kiuj estos
> respondecaj pri la sekva monpeto
> 2) trovi "fiscal sponzor" - organizon, kiu akceptos la monpeton kaj
> prizorgos ĝin: vidu ĉe
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Fiscal_sponsorships

   Mi rimarkas ke tiu estas bazita je usonaj, specife kaliforniaj,
leĝoj pri "ne-profit-celaj organizoj."

   Nu, se vi jam decidas ke VMSK funkcios kiel parigisto, bone. Se
estus problemo, mi loĝas en Kalifornio en la regiono de la oficejo de
WMF, kaj la Centra Oficejo de Esperanto-USA. Mi povus akiri monon de
WMF kaj doni al E-USA por transdoni al konto ĉe UEA, sen ĝira kosto.

   Diru al mi se tiu helpus.

-- 
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org



More information about the ELiSo mailing list