[ELiSo] Necesa bankokonto

Michal Matúšov kubof at i-espero.info
Tue Sep 16 21:32:30 UTC 2014


Estraro de Vikimedio SK konfirmis, ke ELiSo rajtas uzi ties konton!

Estis ankaŭ propono pri persona kunhavata konto, kio efektive _eblas_ -
Marek jam proponis sin.

Nun mi nur ne certas pri (mal)avantaĝoj de la du solvoj - komentu laŭvole!

Mi dume ne pensis pri "travidebla" konto, se estus postulo, eblus tian fari
(iel). Por protokoli uzitan monon mi pensis pri retsistemo evoluita en
Vikimedio CZ - http://tracker.wikimedia.cz/tickets/

Amike


2014-09-16 10:15 GMT+02:00 Marek Blahus <marek na blahus.cz>:

> Saluton,
>
> se Vikimedio Slovakio kaj ĝia konto jam estas agnoskitaj de Vikimedia
> Fondaĵo, mi poras uzon de ĝi kiel nia "sponsoro". Mi antaŭvidas ke la
> "kontrakto" inter ELiSo kaj VMSK estos konata al VMF (kaj deviga al VMSK
> jam pro ties rilatoj al VMF), pro kio ne ekestos problemo eĉ se KuboF
> neantaŭvideble malfariĝus prezidanto de VMSK aŭ simile.
>
> La ligo VMF <-> VMSK <-> UEA <-> E-istoj tutmonde tre bonas laŭ mi.
>
> Se necesas aŭ utilas por pli da supervidado ke kroma persono aliru la
> konton, mi kiel Ĉeĥi-loĝanto proponas min por esti tia kromulo. Mi ja estas
> membro de VMSK, sed ne tre aktiva, kaj samtempe de ELiSo. Aliflanke, se la
> konto estas "travidebla" (mi supozas tion), eble eĉ simpla publika
> kontroleblo de ĝi sufiĉos por ELiSo-anoj?
>
> Amike,
> Marek
>
> Je 2014-09-16 05:19, Juan Sebastian Quintero Santacruz skribis:
>
>> Saluton.
>>
>> Lau tiuj kondicxoj ne indas UEA-Konto cxar ni ne povus peri per gxi
>> monon. Kial WMF malakceptas sendi monon al gxi?
>>
>> De la du ebloj, estus pli bone la unua, kiu permesas pli da
>> sendependeco. Sed por tio mi imagas bezonatas du personoj samlandaj, kaj
>> cxe ni tio estas malfacile. Do, sed ne estas problemo por VM Slovakio,
>> mi apogas la duan.
>>
>> Ame(er)ike
>>
>>
>> El lunes, 15 de septiembre de 2014, Michal Matúšov <kubof na i-espero.info
>> <mailto:kubof na i-espero.info>> escribió:
>>
>>     Sal.
>>
>>     Mi komunikis kun UEA kaj WMF pri nia monkonto. UEA akceptas krei por
>>     ni UEA-konton sed WMF malakceptas sendi al ĝi monon.
>>
>>     Nun ni havas du eblojn:
>>     1) krei personan bankokonto kunhavatan de almenaŭ du personoj, kiuj
>>     estos respondecaj pri la sekva monpeto
>>     2) trovi "fiscal sponzor" - organizon, kiu akceptos la monpeton kaj
>>     prizorgos ĝin: vidu ĉe
>>     https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Fiscal_sponsorships
>>
>>     Mi dume pensas pri fiskala sponzoro Vikimedio Slovakio - laŭplane mi
>>     tie estos prezidanto dum sekvaj 3 jaroj kaj facile mi povas doni
>>     aliror al alia Slovaki-/Ĉeĥi-loĝanto. Tiel eblus en eŭrozono senpage
>>     ĝiri monon, kaj por aliaj aktivuloj eblus senpage ĝiri monon al ties
>>     persona UEA-konto.
>>
>>     Ĉu aliaj opinioj?
>>
>>     Ĉu nun por ni indas UEA-konto?
>>
>>     Amike
>>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo na lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>



-- 
Michal Matúšov
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia (podpredseda)
Wikimedia Slovenská republika, (predseda) http://wikimedia.sk/
Esperanto kaj Libera Scio
------------- dal��� ---------------
HTML pøíloha byla odstranìna...
URL: <https://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140916/2b299e0d/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list