[ELiSo] Necesa bankokonto

Marek Blahus marek at blahus.cz
Tue Sep 16 08:15:24 UTC 2014


Saluton,

se Vikimedio Slovakio kaj ĝia konto jam estas agnoskitaj de Vikimedia 
Fondaĵo, mi poras uzon de ĝi kiel nia "sponsoro". Mi antaŭvidas ke la 
"kontrakto" inter ELiSo kaj VMSK estos konata al VMF (kaj deviga al VMSK 
jam pro ties rilatoj al VMF), pro kio ne ekestos problemo eĉ se KuboF 
neantaŭvideble malfariĝus prezidanto de VMSK aŭ simile.

La ligo VMF <-> VMSK <-> UEA <-> E-istoj tutmonde tre bonas laŭ mi.

Se necesas aŭ utilas por pli da supervidado ke kroma persono aliru la 
konton, mi kiel Ĉeĥi-loĝanto proponas min por esti tia kromulo. Mi ja 
estas membro de VMSK, sed ne tre aktiva, kaj samtempe de ELiSo. 
Aliflanke, se la konto estas "travidebla" (mi supozas tion), eble eĉ 
simpla publika kontroleblo de ĝi sufiĉos por ELiSo-anoj?

Amike,
Marek

Je 2014-09-16 05:19, Juan Sebastian Quintero Santacruz skribis:
> Saluton.
>
> Lau tiuj kondicxoj ne indas UEA-Konto cxar ni ne povus peri per gxi
> monon. Kial WMF malakceptas sendi monon al gxi?
>
> De la du ebloj, estus pli bone la unua, kiu permesas pli da
> sendependeco. Sed por tio mi imagas bezonatas du personoj samlandaj, kaj
> cxe ni tio estas malfacile. Do, sed ne estas problemo por VM Slovakio,
> mi apogas la duan.
>
> Ame(er)ike
>
>
> El lunes, 15 de septiembre de 2014, Michal Matúšov <kubof at i-espero.info
> <mailto:kubof at i-espero.info>> escribió:
>
>     Sal.
>
>     Mi komunikis kun UEA kaj WMF pri nia monkonto. UEA akceptas krei por
>     ni UEA-konton sed WMF malakceptas sendi al ĝi monon.
>
>     Nun ni havas du eblojn:
>     1) krei personan bankokonto kunhavatan de almenaŭ du personoj, kiuj
>     estos respondecaj pri la sekva monpeto
>     2) trovi "fiscal sponzor" - organizon, kiu akceptos la monpeton kaj
>     prizorgos ĝin: vidu ĉe
>     https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Fiscal_sponsorships
>
>     Mi dume pensas pri fiskala sponzoro Vikimedio Slovakio - laŭplane mi
>     tie estos prezidanto dum sekvaj 3 jaroj kaj facile mi povas doni
>     aliror al alia Slovaki-/Ĉeĥi-loĝanto. Tiel eblus en eŭrozono senpage
>     ĝiri monon, kaj por aliaj aktivuloj eblus senpage ĝiri monon al ties
>     persona UEA-konto.
>
>     Ĉu aliaj opinioj?
>
>     Ĉu nun por ni indas UEA-konto?
>
>     Amike



More information about the ELiSo mailing list