[ELiSo] URĜEGE - Konferenco de Vikimedio

Ros’ Haruo rosharuo at gmail.com
Tue Feb 18 16:19:55 UTC 2014


Mi tute ne povus partopreni tion, do... pri tute alia temo... kial
Esperanto mankas en la listo de elekteblaj lingvoj ĉe
http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso ?? Ja elekteblas
Interlingua!

*Leland Bryant Ross* *aka* Ros' Haruo (呂須•春男)
Delegito en Seattle, Universala Esperanto-Asocio <http://www.uea.org/>
My Hymn Blog | Mia Himna Blogo <http://miahimnareto.wordpress.com> — The
Seattle Esperanto Society <http://www.seattleesperanto.org/>
Miaj Vikipediaj
Kreaĵoj<http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Haruo/Krea%C4%B5oj>—
Lernu.Net <http://lernu.net> — Fremont Baptist
Church<http://www.fremontbaptistchurch.org/>


2014-02-18 7:26 GMT-08:00 Chuck Smith <chuck at chucksmith.de>:

> Saluton karaj,
>
> Mi bedaŭras loĝi en Berlino kaj ne povi partopreni... mi jam registriĝis
> por http://amaze-berlin.de/ (festivalo por sendependaj ludoj) kaj poste
> tuj forflugos por partopreni Eo-instruistan trejnadon en Kvinpetalo
> (Francio). Se iu el vi ankaŭ interesiĝas pri la sendependa ludindustrio,
> tiu ankaŭ povus plani ĉeesti AMAZE tuj antaŭ la kunsido. :) Ĉiukaze, se vi
> venas, ni ĉiukaze provu renkontiĝi. Mia poŝtelefonnumero estas +49 151
> 2295 4747.
>
> Mi antaŭ kk jaroj, ĉeestis la VM-kunsidon en Berlino kiel gasto kaj estis
> tre agrable sperti, kaj ĉiuj tre respektis la Eo-Vikipedion, do tre indas
> reprezenti nin tie. Multaj eĉ bedaŭris tiam, ke ni ne havis oficialajn
> reprezentantojn tie!!
>
> Bondezirojn,
> Chuck
>
>
> 2014-02-17 23:54 GMT+01:00 Ziko van Dijk <zvandijk at gmail.com>:
>
> Kara Marek,
>> bone ke vi iros.
>> Estos utile prezenti la agadojn de esperantistoj.
>> Eble ne indas en tiu cxi momento atenti multe la iaman eldiron de
>> Asaf, ja ne vere malhelpas kion ni nun faras.
>> Sincere
>> Ziko
>>
>> 2014-02-17 23:07 GMT+01:00 Marek Blahus <marek at blahus.cz>:
>> > Saluton,
>> >
>> > mi konsideris miajn eblojn kaj post mallonge diskuti la aferon skajpe
>> kun
>> > KuboF, mi decidis aliĝi al la konferenco nome de ELiSo. Mia pasinta
>> sperto
>> > inkluzivas du Vikimaniojn – eventojn precipe festivalecajn – sed
>> ĉi-jare mi
>> > eble preferu "vikian politikumadon" en la Vikikonferenco por klopodi
>> kune
>> > kun KuboF iom defendi la pozicion de Esperanto en Vikimedio. Estas
>> honoro ke
>> > WMF decidis nin inviti kaj estus honte kaj malhelpe se tiu ŝanco restus
>> > neeluzita. Tamen, ankoraŭ unu libera loko plu restas, do se iu volas
>> ankoraŭ
>> > rapide aldoniĝi, ne hezitu.
>> >
>> > Interalie mi promesas finpoluri por tiu okazo mian iaman skizon de
>> teksto
>> > kiu resumas la utilecon de Esperanto por atingado de la celoj de
>> Vikimedio;
>> > ĝian malneton mi iam verkis preparante argumentojn kontraŭ la deklaro de
>> > WMF, resp. Asaf Bartov, pri la tiudirekta neutileco de Esperanto kaj
>> sekve
>> > ties nesubtenindeco financa fare de la fondaĵo.
>> >
>> > Amike,
>> > Marek Blahuš – Blahma
>> >
>> > Je 2014-02-17 21:22, KuboF Hromoslav skribis:
>> >
>> >> Sal karaj.
>> >>
>> >> En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino,
>> >> Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la
>> >> konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome
>> de
>> >> Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel aldonon), do krom mi ni
>> eble
>> >> povus prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do
>> >> interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon:
>> >> http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014
>> >> Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne
>> >> havu 5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol
>> >> aldoni...).
>> >> Amike
>> >>
>> >> --
>> >> KuboF Hromoslav
>> >
>> >
>> > _______________________________________________
>> > Dissendolisto de ELiSo
>> > ELiSo at lists.wikimedia.org
>> > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo at lists.wikimedia.org
>> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>>
>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140218/e3b77ec1/attachment-0001.html>
-------------- next part --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: ELiSo-eo-mankas.JPG
Type: image/jpeg
Size: 148580 bytes
Desc: not available
URL: <http://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140218/e3b77ec1/attachment-0001.jpe>


More information about the ELiSo mailing list