[ELiSo] URĜEGE - Konferenco de Vikimedio
Marek Blahus
marek at blahus.cz
Tue Feb 18 23:16:14 UTC 2014
Je 2014-02-18 17:19, Ros’ Haruo skribis:
> Mi tute ne povus partopreni tion, do... pri tute alia temo... kial
> Esperanto mankas en la listo de elekteblaj lingvoj ĉe
> http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso ?? Ja elekteblas
> Interlingua!
Tio estas, ĉar la programon Mailman, per kiu la dissendolistoj funkcias,
ĝis nun ankoraŭ neniu tradukis en Esperanton.
Retpaĝaro de la programo: http://list.org/
Vi povas helpi traduki ĉe:
https://translations.launchpad.net/mailman/2.1/+translations (la versio
rulata de Wikimedia) aŭ
https://translations.launchpad.net/mailman/3.0/+translations (la plej
nova versio)
Eble necesos unue peti membriĝon en ilia tradukista skipo.
La interlingvaan tradukon faris iu Thomas Breinstrup jam en 2006. Ĝi
videblas tie ĉi:
https://translations.launchpad.net/mailman/3.0/+pots/mailman/ia/+translate
Cetere, por reteni la vikimedian tempon, simile traduki la interfacon de
vikimediaj programoj kaj retejoj eblas ĉe http://translatewiki.net/
Kaj por kelkaj Esperantaj retejoj kaj projektoj, ĉefe de E at I, ekzistas
http://tradukejo.ikso.net/ (enirebla per ensalutdatumoj de www.lernu.net).
Amike,
Marek Blahuš (Blahma)
More information about the ELiSo
mailing list