[ELiSo] URĜEGE - Konferenco de Vikimedio

Chuck Smith chuck at chucksmith.de
Tue Feb 18 15:26:22 UTC 2014


Saluton karaj,

Mi bedaŭras loĝi en Berlino kaj ne povi partopreni... mi jam registriĝis
por http://amaze-berlin.de/ (festivalo por sendependaj ludoj) kaj poste tuj
forflugos por partopreni Eo-instruistan trejnadon en Kvinpetalo (Francio).
Se iu el vi ankaŭ interesiĝas pri la sendependa ludindustrio, tiu ankaŭ
povus plani ĉeesti AMAZE tuj antaŭ la kunsido. :) Ĉiukaze, se vi venas, ni
ĉiukaze provu renkontiĝi. Mia poŝtelefonnumero estas +49 151 2295 4747.

Mi antaŭ kk jaroj, ĉeestis la VM-kunsidon en Berlino kiel gasto kaj estis
tre agrable sperti, kaj ĉiuj tre respektis la Eo-Vikipedion, do tre indas
reprezenti nin tie. Multaj eĉ bedaŭris tiam, ke ni ne havis oficialajn
reprezentantojn tie!!

Bondezirojn,
Chuck


2014-02-17 23:54 GMT+01:00 Ziko van Dijk <zvandijk at gmail.com>:

> Kara Marek,
> bone ke vi iros.
> Estos utile prezenti la agadojn de esperantistoj.
> Eble ne indas en tiu cxi momento atenti multe la iaman eldiron de
> Asaf, ja ne vere malhelpas kion ni nun faras.
> Sincere
> Ziko
>
> 2014-02-17 23:07 GMT+01:00 Marek Blahus <marek at blahus.cz>:
> > Saluton,
> >
> > mi konsideris miajn eblojn kaj post mallonge diskuti la aferon skajpe kun
> > KuboF, mi decidis aliĝi al la konferenco nome de ELiSo. Mia pasinta
> sperto
> > inkluzivas du Vikimaniojn – eventojn precipe festivalecajn – sed ĉi-jare
> mi
> > eble preferu "vikian politikumadon" en la Vikikonferenco por klopodi kune
> > kun KuboF iom defendi la pozicion de Esperanto en Vikimedio. Estas
> honoro ke
> > WMF decidis nin inviti kaj estus honte kaj malhelpe se tiu ŝanco restus
> > neeluzita. Tamen, ankoraŭ unu libera loko plu restas, do se iu volas
> ankoraŭ
> > rapide aldoniĝi, ne hezitu.
> >
> > Interalie mi promesas finpoluri por tiu okazo mian iaman skizon de teksto
> > kiu resumas la utilecon de Esperanto por atingado de la celoj de
> Vikimedio;
> > ĝian malneton mi iam verkis preparante argumentojn kontraŭ la deklaro de
> > WMF, resp. Asaf Bartov, pri la tiudirekta neutileco de Esperanto kaj
> sekve
> > ties nesubtenindeco financa fare de la fondaĵo.
> >
> > Amike,
> > Marek Blahuš – Blahma
> >
> > Je 2014-02-17 21:22, KuboF Hromoslav skribis:
> >
> >> Sal karaj.
> >>
> >> En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino,
> >> Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la
> >> konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome de
> >> Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel aldonon), do krom mi ni eble
> >> povus prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do
> >> interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon:
> >> http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014
> >> Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne
> >> havu 5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol
> >> aldoni...).
> >> Amike
> >>
> >> --
> >> KuboF Hromoslav
> >
> >
> > _______________________________________________
> > Dissendolisto de ELiSo
> > ELiSo at lists.wikimedia.org
> > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140218/f0914ef5/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list