[ELiSo] Donaco al Vikimedio (estis: Retejo de ELiSo)

Marek Blahus marek at blahus.cz
Wed Aug 6 14:53:48 UTC 2014


Kara Cindy,

ni Esperantlingvaj vikimedianoj kore dankas al vi pro via donaco al la 
Vikimedia movado kaj pro la atesto de via admiro kaj praktika uzado de 
la vikimediaj projektoj, aparte la Vikipedio en Esperanto.

Certe via konfeso ĝojigos ankaŭ ĉiujn volontulajn vikipediistojn, kiuj 
aktive partoprenas en konstruado de la Vikipedio en Esperanto. Kaj ĉar 
ofte ni devas defendi nian propran ekzistokialon fronte al kritiko – kiu 
ankoraŭ pli ardas en la vikimedia mondo, kie jam temas ankaŭ pri 
distribuo de financaj rimedoj por aktive subteni la kreskon de projektoj 
– mi certas ke ni pli aŭ malpli frue trovos tre konkretan uzon por via 
atesto ankaŭ en la subtena laboro kiun la grupo ELiSo faras. Unu tian 
sukceson, en kiu tiaj atestoj de niaj legantoj tre gravis (kaj ni tiam 
ankoraŭ nur nebule sciis paroli, ĉar ni apenaŭ iujn havis!), ni jam 
faris antaŭ ne tiom longa tempo – eble vi legis pri la decido de Asaf 
Bartov pri la ne-plua malpermeso de vikimediaj subvencioj por 
artefaritaj lingvoj:

https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants_talk:PEG/KuboF_-_Esperanto_kaj_Libera_Scio/WikiTrans_training_and_work_session_2013#Thanks_for_making_me_reconsider.21

Amike, dankante al vi ankaŭ nome de ĉiuj gekolegoj, salutas vin
Marek Blahuš (Vikipediisto:Blahma)


Je 2014-08-06 16:44, Cindy McKee skribis:
> Pardonon, sed mi volas entrudi en la liston dum momento, nur por sendi
> komenton.
>
> Mi ne estas vikipediisto, sed mi ĉiam admiris vin.
> Hodiaŭ mi donacis embarase etan kvanton al Vikimedio. Fakte, mi ja estis
> embarasita. Do, mi decidis enmeti en la informilon la kialon por mia
> donaco. Sed la paĝo malaperis.
> Do, mi decidis rekte mesaĝi vin:
> Mi povas uzi Vikipedion anglalingve. Sed tio, kvankam utilega, donas la
> informon laŭ unu vidpunkto. Kiam mi alklakas la ligilon por la
> esperantlingva artikolo, mi ricevas, ofte, tiun artikolon laŭ malsama
> vidpunkto, malsama vidmaniero. Tio helpas min prijuĝi la informojn kaj
> donas al mi pli kompletan bildon de la temo.
> Dankon pro tio.
>
> p.s. Mi neniam subtenis la ideon pri esperanta Vikipedio nur cele al
> propagando. Mi ne estas flirtanto de la esperanta flago. Sed tio, kion
> vi faras iĝas ĉiam pli altkvalita kaj vere utila al mi kiam mi serĉas
> informojn. Pro tio, mi dankas vin.



More information about the ELiSo mailing list