[ELiSo] Donaco al Vikimedio (estis: Retejo de ELiSo)

Cindy McKee cfmckee at gmail.com
Wed Aug 6 15:24:27 UTC 2014


Mi ne sciis, ke:
La unua dungito por Wikimedia estis esperanto-parolanto:
https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Wikipedia_Signpost/2012-12-31/Interview

kaj jen:

https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio#Benefit

" the Czech <https://en.wikipedia.org/wiki/Czech_Wikipedia>, Slovak
<https://en.wikipedia.org/wiki/Slovak_Wikipedia>, Ossetian
<https://en.wikipedia.org/wiki/Ossetian_Wikipedia>, Swahili
<https://en.wikipedia.org/wiki/Swahili_Wikipedia> and Georgian
<https://en.wikipedia.org/wiki/Georgian_Wikipedia> Wikipedias have all been
founded by Esperanto speakers, and the whole of Wikipedia went Unicode
<https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Wikipedia_Signpost/2012-12-31/Interview>
because of Esperanto."
!!!

Dankon pro la ligilo al mirindaj faktoj! Kaj jen, mia komento angligita. Mi
ankoraŭ bedaŭras, ke la paĝo malaperis antaŭ ol mi enmetis mian komenton:

I can use Wikipedia in English (I'm Usonian). But that, although incredibly
useful, gives me the information from one viewpoint. When I click the link
to the Esperanto article, I receive that article, but with a different
viewpoint, a different presentation. That helps me judge the information
better and it gives me a more complete picture of the topic. --Cindy McKee


2014-08-06 9:53 GMT-05:00 Marek Blahus <marek at blahus.cz>:

> Kara Cindy,
>
> ni Esperantlingvaj vikimedianoj kore dankas al vi pro via donaco al la
> Vikimedia movado kaj pro la atesto de via admiro kaj praktika uzado de la
> vikimediaj projektoj, aparte la Vikipedio en Esperanto.
>
> Certe via konfeso ĝojigos ankaŭ ĉiujn volontulajn vikipediistojn, kiuj
> aktive partoprenas en konstruado de la Vikipedio en Esperanto. Kaj ĉar ofte
> ni devas defendi nian propran ekzistokialon fronte al kritiko – kiu ankoraŭ
> pli ardas en la vikimedia mondo, kie jam temas ankaŭ pri distribuo de
> financaj rimedoj por aktive subteni la kreskon de projektoj – mi certas ke
> ni pli aŭ malpli frue trovos tre konkretan uzon por via atesto ankaŭ en la
> subtena laboro kiun la grupo ELiSo faras. Unu tian sukceson, en kiu tiaj
> atestoj de niaj legantoj tre gravis (kaj ni tiam ankoraŭ nur nebule sciis
> paroli, ĉar ni apenaŭ iujn havis!), ni jam faris antaŭ ne tiom longa tempo
> – eble vi legis pri la decido de Asaf Bartov pri la ne-plua malpermeso de
> vikimediaj subvencioj por artefaritaj lingvoj:
>
> https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants_talk:PEG/KuboF_-_
> Esperanto_kaj_Libera_Scio/WikiTrans_training_and_work_
> session_2013#Thanks_for_making_me_reconsider.21
>
> Amike, dankante al vi ankaŭ nome de ĉiuj gekolegoj, salutas vin
> Marek Blahuš (Vikipediisto:Blahma)
>
>
> Je 2014-08-06 16:44, Cindy McKee skribis:
>
>> Pardonon, sed mi volas entrudi en la liston dum momento, nur por sendi
>> komenton.
>>
>> Mi ne estas vikipediisto, sed mi ĉiam admiris vin.
>> Hodiaŭ mi donacis embarase etan kvanton al Vikimedio. Fakte, mi ja estis
>> embarasita. Do, mi decidis enmeti en la informilon la kialon por mia
>> donaco. Sed la paĝo malaperis.
>> Do, mi decidis rekte mesaĝi vin:
>> Mi povas uzi Vikipedion anglalingve. Sed tio, kvankam utilega, donas la
>> informon laŭ unu vidpunkto. Kiam mi alklakas la ligilon por la
>> esperantlingva artikolo, mi ricevas, ofte, tiun artikolon laŭ malsama
>> vidpunkto, malsama vidmaniero. Tio helpas min prijuĝi la informojn kaj
>> donas al mi pli kompletan bildon de la temo.
>> Dankon pro tio.
>>
>> p.s. Mi neniam subtenis la ideon pri esperanta Vikipedio nur cele al
>> propagando. Mi ne estas flirtanto de la esperanta flago. Sed tio, kion
>> vi faras iĝas ĉiam pli altkvalita kaj vere utila al mi kiam mi serĉas
>> informojn. Pro tio, mi dankas vin.
>>
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo at lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>



-- 
Cindy Moon McKee
cindymckee.com
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://lists.wikimedia.org/pipermail/eliso/attachments/20140806/e88806eb/attachment.html>


More information about the ELiSo mailing list